Kettle Falls (akvofalo)

Tiu ĉi artikolo priskribas la akvofalon Kettle Falls; por la urbo samnoma, vidu Kettle Falls (Vaŝingtonio)

Kettle Falls en 1860

Kettle Falls (Saliŝe: Shonitkwu, signifante "Muĝaj aŭ bruegaj akvoj",[1]Schwenetekoo t.e. “Sonadanta akvo”[2])—la angla nomo signifas "Kuirpota Akvofalo"—estis grava antikva salmokapta loko en la supera parto de Kolumbio en la nuna usona subŝtato Vaŝingtonio, proksime de la kanada landlimo. Ĝi konsistis el serio de rapidfluejoj kaj kaskadoj kie la rivero trapasis kvarcitajn rokojn lasitaj de praepokaj diluvoj sur subtavolo de kolumbia bazalto. La rivero malaltiĝis ĉirkaŭ 15 metrojn, kaj la bruo aŭdeblis de distanco de pluraj kilometroj.[1] En 1940, post la finkonstruiĝo de la grandega digo Grand Coulee, tiu parto de la rivero subakviĝis sub la nova rezervujo Lago Roosevelt, kaj la akvofalo kaj fiŝkaptejo tute malaperis.[1] La urbo Kettle Falls, kiu situis proksime de la akvofalo, translokiĝis al alia loko.

Prahistorio redakti

Homaj grupoj unue kunvenis ĉe Kettle Falls por kapti fiŝojn kaj rikolti aliajn nutraĵojn antaŭ ĉirkaŭ naŭ mil jaroj. La prapatroj de la nunaj saliŝe parolantaj indiĝenaj popoloj alvenis antaŭ ĉirkaŭ du mil jaroj. La akvofalo fariĝis la centro de ampleksa reto de komerco bazita sur la salma ekonomio.[3] Homoj venadis de la okcidenta marbordo kaj de la prerioj orientaj por fiŝkapti, negoci, kaj societumi kun la popoloj de la Kolumbia Altebenaĵo. Ĝis 14 triboj regule kunvenis ĉe Kettle Falls dum la salma sezono de frajado, junio-oktobro[1]

Citaĵoj redakti

  1. biografieto pri James Goudie ĉe Genealogy.com. Arkivita el la originalo je 2011-11-27. Alirita 2012-04-03.
  2. About Lake Roosevelt: A Brief History, eld. Lake Roosevelt Forum, alirdato 2008-04-22