Khadija Arib

Khadija Arib, araba: خديجة عريب , (n. la10-an de oktobro 1960 en Hedami, Maroko) estas nederlanda politikisto. Ŝi estas membro de la Laborista Partio (PvdA).

Khadija Arib
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1960 (1960-10-10) (63-jaraĝa)
en Maroko
Lingvoj arabaBerbera lingvaro
Loĝloko Amsterdamo • Oude Noorden
Ŝtataneco Reĝlando de NederlandoMaroko
Alma mater Universitato de Amsterdamo • social academy
Familio
Infanoj Sabra Dahhan • Ghassan Dahhan
Okupo
Okupo politikistosociologo • socia laboristo • instruisto
TTT
Retejo https://www.tweedekamer.nl/kamerleden_en_commissies/alle_kamerleden/arib-k-pvda
vdr

Arib naskiĝis proksime al Casablanca en Maroko. Ŝi migris al Nederlando kiam ŝi estis 15-jara. Ŝi studis sociologion ĉe la Universitato de Amsterdamo.

Kiel parlamentanino kun migrada fono ŝi fariĝis prezidanto de la Dua Ĉambro (la Ĉambro de Reprezentantoj en la nederlanda parlamento)[1][2]. En 2017 la feminisma revuo Opzij donis al ŝi la titolon de plej influa virino de Nederlando en la kategorio 'politiko'.

Khadija Arib estas la unua Prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj kun duobla civitaneco, la unua ina politikisto de afrika deveno kaj la unua kun islama fono[3].

En 2020 ŝi estis distingita kiel doktoro honoris causa de la Vrije Universiteit Amsterdam (Libera Universitato de Amsterdamo)[4].

Verkaro redakti

Referencoj redakti

  1. nederlande 'Aletta Jacobsprijs voor Tweede Kamervoorzitter Khadija Arib', NRC, la 28-an de septembro 2019
  2. france Judith Sinnige, "Khadija Arib, femme politique et “le summum de l’in"tégrationarĥivo, Courrier International, la 18-an de januaro 2016
  3. nederlande S. Rietbroek, 'Benoeming Arib is groot nieuws in Marokko', paĝo 9,Trouw, la 15-an de januario 2016.
  4. angle "VU Amsterdam celebrates 140th anniversary and presents honorary doctorates Arkivigite je 2020-10-09 per la retarkivo Wayback Machine" arĥivo, www.vu.nl, la 1-an de oktobro 2020.