Ĥiasmokiasmo estas en retoriko kaj parolfiguro kaj stilfiguro bazita sur ripeto kun partikulara strukturo. Temas pri paralelismo kun kruciĝo: tio estas, la ripeto de sintaksa strukturo kun la partikulareco, ke la ripetataj elementoj (simbole A kaj B) aperas unue laŭ unu ordo (AB), kaj sekve en la mala ordo (BA). Tiel, en la komenco de la hispanlingva poemo de Manuel Machado Verano,

Frutales
cargados,
dorados
trigales

aperas kiasmo, ĉar unue estas la vortordo susbtantivo + adjektivo (A+B) kaj poste, male, adjektivo + substantivo (B+A). Krome la rimo estas same kiasma.

Kiam okazas ripeto ne nur de la sintaksa strukturo, sed ankaŭ de la vortoj mem, tio estas speco de kontraŭknalo, kiel en la frazo «Nek anas ĉiuj, kiuj estas, nek estas ĉiuj, kiuj anas».

Deveno redakti

La nomo de la figuro devenas de la greka lingvo, nome χιασμóς, 'kruciĝo' (reference al la formo de la greka litero χ, ĥi).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti