Kickelhahn
monto rande de la Turingia Arbaro
Kickelhahn [kik.lha:n] estas 861 metrojn alta monto ĉe la rando norda de la Turingia Arbaro. Ĝi estas la hejmmonto de la urbo Ilmenau. Pro restadoj de Goeto kaj aliaj gefamuloj la monto havas ankaŭ kulturhistorian gravecon.
Kickelhahn | |||
---|---|---|---|
la pinta roko Großer Hermannstein
| |||
monto | |||
Alteco | 861 m | ||
Situo | Ilmenau | ||
Montaro | Turingia Arbaro | ||
Geografia situo | 50° 40′ N, 10° 53′ O (mapo)50.66555610.881389Koordinatoj: 50° 40′ N, 10° 53′ O (mapo) | ||
| |||
Sur la montopinto troviĝas krom elsendaj antenoj belvidturo starigita en 1855, la Goethehäuschen = goeta dometo, kaj fundamentoj de ĉasaddomo (simile al Rieseneck). Sude de la pinto estas la Ĉasdomo Gabelbach kaj hotelo.
Literaturo redakti
- Willi Ehrlich: Ilmenau, Gabelbach, Stützerbach. Die Goethe-Gedenkstätten und der Wanderweg 'Auf Goethes Spuren', (=Nationale Forschungs- und Gedenkstätten der klassischen deutschen Literatur), Vajmaro 1974.