Kielce [Kjelce] (en Esperanto Kielco, Kjelco, Kelco) estas la ĉefurbo de la provinco aŭ historie vojevodio Sanktakrucio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Kielce kaj estas ankaŭ la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Kielce. Fine de junio 2015 la urbo havis 198 475 loĝantojn.

Kielce

Blazono

Blazono
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego
Kielce (Pollando)
Kielce (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Kielc
Provinco Sanktakrucio
Distrikto-rajta jes
Distrikto Kielce
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Aglomeraĵo 327862
Urborajtoj 1364
Koordinatoj 50° 53′ N, 20° 37′ O (mapo)50.88333333333320.616666666667Koordinatoj: 50° 53′ N, 20° 37′ O (mapo)
Alto super la marnivelo Ekde 260 ĝis 406 m
Areo 109,65 km²
Loĝantaro 198475 (en junio 2015)
Loĝdenso 1 894 loĝ./km²
Poŝtkodo 25-001 do 25-900
Telefona antaŭkodo (+48) 41
Aŭtokodo TK
Estro Bogdan Wenta
Titolo de estro Prezidanto de urbo
Adreso de estraro Rynek 1
Poŝtkodo de estraro 25-361
Telefono de estraro (41) 367 60 00
Fakso de estraro (41) 344 27 63
Ĝemelaj urboj (Hungario) Budapeŝto
(Ukrainio) Kamjansko
(Usono) Flint
(Svedio) Gävle
(Italio) Gorizia
(Germanio) Gotha
(Danio) Herning
(Slovakio) Nitra
(Francio) Oranĝo
(Svedio) Sandviken
(Ukrainio) Vinnica
Komunuma retejo http://www.um.kielce.pl
vdr
Mapo de la centro de Kielce.
Palaco de la episkopo krakova.
Preĝejo Karczówce.
Strato Sienkiewicza.
Muzeo Zabawek.
Teatro Żeromskiego.
Hotelo "Bristol".

Historio redakti

Ĝia historio komenciĝis signife pli frue, nome jam en la 11-a jarcento. Simile kiel rilate la historion de aliaj urboj la dato de ĝia kreiĝo ne estas precize konata. Provas malkaŝi ĝin kelkaj legendoj. Laŭ unu el ili la pola reĝo Mjeŝko la 2-a perdiĝis en la loka arbaro, kie atakis lin rabistoj. La reĝon savis la mirakle aperinta sankta Adalberto. Tial en tiu ĉi loko la pola reĝo ordonis konstruigi lignan preĝejon honore al la sanktulo. Dum la sama veturo - laŭ la legendo - la reĝo trovis "kielce", tn. dentojn de apro kaj de ili devenas la nomo de setlejo, kreiĝinta kun la tempofluo ĉirkaŭ la preĝejo de la sankta Adalberto. Laŭ alia legendo la urbo sian nomon dankŝuldas al keltoj, kiuj haltis portempe en la regiono dum siaj migradoj tra Eŭropo.

Malgraŭ tio, ke la originon de la urbo kovras la ombro de la forgeso baze de la arkeologiaj esploroj estas sciate, ke jam en la 11-a jarcento loĝantaj proksime abelistoj kaj ĉasistoj kutimis sur la tereno de la hodiaŭa Kielce interŝanĝi varojn. Ĝuste pro tio la kaŝita en la arbaro kaj ĉirkaŭita de la Sanktakruca Montaro Kielce rapide evoluis. Kiam ĝiaj posedantoj fariĝis la krakovaj episkopoj la evoluo fariĝis ankoraŭ pli brila kaj multajn lignajn konstruaĵojn oni anstataŭis per masonitaj. Tiel okazis ekzemple kun la preĝejo de la sankta Adalbeto. Ĉirkaŭ la 1210-a jaro kreiĝis ĉe ĝi paroĥa lernejo, kies unua diplomito en 1229 fariĝis iu Henryk, hodiaŭ ne multe konata loĝanto de Kielce. En la sama jarcento oni atribuis al Kielce la urborajtojn kaj tiam ĝi aperis la unuan fojon en la mezepokaj dokumentoj. En ili oni notis la riĉaĵojn de la regiono, kiujn konsistigis tiaj krudaĵoj kiel kupro, plumbo kaj fero, kies plej intensa ekspluatado komenciĝis tamen nur en la 15-a jarcento. Tiam oni konstruis ĉi tie vitro- kaj metalo- fandejojn kaj ankaŭ manufakturojn grandskale okupiĝantajn pri la produktado de kirasoj. Laboris en ili ne sole kilelceanoj, sed ankaŭ fakuloj el Germanio, Hungario, Slovenio kaj eĉ el Italio.

Meze de la 17-a jarcento, kiam la posedanto de la urbo estis krakova espiskopo Jakub Zadzik oni konstruis la plej faman ĝis hodiaŭ konstruaĵon de la urbo. Temas pri palaco en la stilo de franca renesanco, kiu konserviĝis ĝis hodiaŭ nur kun etaj alikonstruoj. Bonŝance ne damaĝis ĝin urboincendioj, nek la pola-sveda milito, difinata kiel inundo. En ĝia sekvo en Kielce transdaŭris sole du konstruaĵoj: la menciita palaco kaj la preĝejo de la sankta Adalberto. La Palaco, kiu sendube estas nun la plej bela monumento de Kielce, estas unusola konservita en Pollando la 17-jarcenta magnata rezidejo. Relative trankvilan kaj seninterrompon evoluon de Kielce ĉesigis la dispartigoj de Pollando. Post la 3-a, okazinta en la 1795-a Kielce ektroviĝis en limoj de Aŭstrio, iutempe fariĝinte eĉ la ĉefa urbo de la krakova vojevodio. Granda fierindaĵo de la urbo estas ĝiaj sendependigaj tradicioj. Loĝantoj de Kielce multnombre kaj senhezite partoprenis la naciajn insurekciojn: la novembran en 1830 kaj la januaran en la 1863. Rezulte de ili multaj estis mortigitaj aŭ ekzilitaj al Siberio.

Pro tio, kiam en 1914 al Kielce alvenis pafistaj trupoj de Józef Piłsudski, konataj kiel la unua brigado la loĝantoj de Kielce fermis la fenestrojn kaj pordojn, ĉiamaniere akcentante, ke ili volas havi nenion komunan kun laŭvica insurekcio. Malgraŭ tiu unue tre sindetena sinteno Kielce fariĝis la unua neformala ĉefurbo de la renaskiĝanta Pollando. Dum tri semajnoj marŝalo Józef Piłsudski administrante la urbon sukcesis supervenki la komencan malemon de ĝiaj loĝantoj. Pri la sukceso atestas la fakto, ke al lia formacio aliĝis 900 viroj, grandparte loĝantoj de Kielce, kiuj la 5-an de septembro de la 1914 jaro prezentis la ĵurpromeson kiel la unua infanteria regimento de la Polaj Legioj. Kiam post pluraj jaroj en la mirakle renaskiĝinta Pollando mortis marŝalo Jozefo Pilsudski lia ĉerko estis transportita trajne de Varsovio al Kvakovo – kompreneble tra Kielce. La tutan nokton antaŭantan la traveturon laŭe de la reloj en Kielce genuis 40 mil ĝiaj loĝantoj por omaĝi la patron de la renaskita sendependa Pollando, antaŭ kiu oni iam fermis pordojn kaj fenestrojn.

La militistaj tradicioj estas grandega fierindaĵo de la urbo. Antaŭtage de la 2-a mondmilito la soldatoj el la tiea kazerno (garnizono) „Bukówka” estis direktitaj al Wessterplate, kie ili famiĝis per heroeca defendo dum unua semajno de la germana invado kontraŭ Pollandon.

Malpli heroa estis tio kio okazis en Kielco la 4-an de julio 1946. Tiu tago eniris la historion kiel la kontraŭjuda "masakro de Kielco" aŭ "Kielca pogromo". Dum tiu masakro 37 judoj estis mortigitaj kaj 82 estis vunditaj. Tio estis la fino de la Geto en Kielce.

Famuloj redakti

En Kielce naskiĝis hungaria vitroartisto Leó Valentin Pantocsek. Krome interalie en 2000 tie naskiĝis la talenta perkuta fingropluka gitaristo kaj komponisto Marcin Patrzałek.

Panorama vido de Kielce je aprilo 2006