Kiesen

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kiesen (stacidomo).


Kiesen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 838 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Kiesen
Blazono de Kiesen
Blazono de Kiesen
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee
Kastelo Kiesen
Kastelo Kiesen
Kastelo Kiesen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46° 49′ 11″ N 7° 35′ 10″ O / 46.81972 °N, 7.58611 °O / 46.81972; 7.58611 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 11″ N 7° 35′ 10″ O / 46.81972 °N, 7.58611 °O / 46.81972; 7.58611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 838
Areo 4,68 km²
Alteco 547 m super marnivelo
Poŝtkodo 3629
Komunumkodo 0611
Mapo de Kiesen
Mapo de Kiesen
Mapo de Kiesen
vdr

Geografio redakti

Kiesen situas en la Svisa Mezlando sur la flotebenaĵo de la riveroj Rotache kaj Chiese, kiuj tra fluas la komunumon kaj okcidente de ĝi alfluas al Aro, kiu formas la okcidentan limon de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Kiesen, la kvartalo Chiesematte apud la stacidomo, la vilaĝeto Aarhus okcidente de la aŭtovojo ĉe la bordo de Aro, Chlinau en nordo de la komunumo apud la fervojlinio, kaj Stockere konsistante el diversaj biengrupoj sur la ebenaĵo sude de la rivero Rotache.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,68 km², de kiuj 26,5% estas kovritaj de arbaro, 52,7% servas por agrikulturo kaj 17,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Kiesen limas en nordo al Wichtrach, en oriento al Oppligen, en sudsudoriento al Heimberg, en sudo al Uttigen, kaj en okcidento al Jaberg.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Berno al Thun, al kiu konektiĝas la kantona ĉefvojo n-ro 229 de Burgdorf al Kiesen. Laŭlonge de Aro pasas tra la komunuma teritorio la svisa aŭtovojo A6, al kiu Kiesen disponas pri propra alveturejo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la stacidomo ĉe la trajnlinio de Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Berno al Thun.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Kiesen datiĝas el la jaro 1236 kiel Chisun. En la 13-a jarcento la Monaĥejo Interlaken posedis bienojn en Kiesen. Ek de la 14-a jarcento al feŭdaj rajtoj pri Kiesen apartenis al civitaj familioj de Berno kaj Thun. La alta jurisdikcio apartenis al la berna kampartribunalo Konolfingen. Dum la tempo de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1803 Kiesen apartenis al la tiama distrikto Steffisburg. En la jaro 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Konolfingen, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berno-Mezlando. [3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti