Kikwit
Kikwit [kikvit] estas grandurbo, ekde 2009 provinca ĉefurbo kaj diocezo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio). Kikwit ankaŭ estas konata en la regiono sub la moknomo "La patrino".
Kikwit | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 5° 2′ S, 18° 49′ O (mapo)-5.033333333333318.816666666667Koordinatoj: 5° 2′ S, 18° 49′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 452 m [+] | ||
Areo | 92 km² (9 200 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kikwit [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 92 km²
- Alto super marnivelo: 465 m
- Loĝantaro: 397.737 en 2012
- Horzono: UTC + 1
- 05° 02′ 00″ S 18° 49′ 00″ O / 5.03333 °S, 18.81667 °O (mapo)Koordinatoj: 05° 02′ 00″ S 18° 49′ 00″ O / 5.03333 °S, 18.81667 °O (mapo)
Geografio redakti
Kikwit situas sur montetaro laŭ rivero "Kwilu" en la okcidenta landparto. Tshikapa troviĝas 268, Kinŝaso 399, Kananga 410, Mbuji-Mayi 544, Boma 645, Lubumbashi 1203 km.
Historio redakti
Belgoj fondis Kikwit-on, ĉar tiu loko estas la lasta haveno laŭ la rivero. La urbo estis evoluigita ne nur por komercado, sed ankaŭ por agrikulturo. En 1955 pro ebolo (viruso) 233 da loĝantoj mortis.
Trafiko redakti
Kikwit havas flughavenon kaj laŭriveran havenon. Ĉefvojoj kuras el la urbo al Kinŝaso kaj Tshikapa, krome estas malpli grava vojo suden.
Klimato redakti
Kikwit situas en tropika klimato. La temperaturo varias inter 24 kaj 28 °C. Jare pluvas po 1636 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-aŭgusto apenaŭ pluvas.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- Angla kaj hungara Vikipedioj
- [1]
- [2] Arkivigite je 2014-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
- [3]