Kilombo (portugala skribmaniero: Quilombo) signifis dum la epoko de portugala regado loĝlokon de fuĝintaj sklavoj en Brazilo. La vorto kilombo devenas el la bantuaj lingvoj Bantu-Sprachen ki-kongo kaj kimbundo kaj signifas loĝloko. Kondiĉe, ke temas pri defendpovaj komunumoj, oni uzis tiam ankaŭ la vorton „mokambo“, kio en ki-kongo signifas „rifuĝejo“ aŭ „fuĝejo“.[1]

Kilombo en Brazilo, loĝloko de idoj de afrikdevenaj sklavoj rifuĝintaj

Historio redakti

 
Busto de Zumbi en Brazilo. Surskribo: „Zumbi de Palmares, nigrula estro de ĉiuj rasoj“

La plej granda kaj fama kilombo estis tiu de Palmares en la nuna brazila federaciero Alagoaso kun kelktempe inter 20.000 kaj 30.000 loĝantoj. La loĝloko ekzistis de 1630 ĝis 1694 kontraŭstaris plurajn konkerprovojn de la portugalaj koloniestroj, ĝis kiam trupo sub komando de la fifama esplorbandito Domingos Jorge Velho ĝin plene detruis[2]. La mortotagon de Zumbi, legenda lasta estro de la kilombo Palmares, la 20-an de novembro 1695 nuntempe la afrikbrazilaj movadoj solenas kiel Tago de la Nigrula Konscio (Dia da Consciência Negra).

Aliaj legendoj volviĝas ĉirkaŭ la bataloj inter sklavoj kaj sklavotenantoj en la kilomboj – oni diras ekzemple, ke tie la luktoarto kapoejro treege pluevoluis, kaj ke la sklavoj ĝin ankaŭ aplikis en la bataloj kontraŭ la (pafilarmitaj) sklavoĉasistoj.

La kontraŭstaro de la kilomboj jam estis rompata en la 17-a jarcento, la loĝlokoj tamen pluekzistis.

Kilombanoj redakti

 
Loĝantoj de la kilombo São Domingos en Paracatu (Minas-Ĝerajso), Brazilo

La loĝantoj de la kilomboj respektive ties idoj nomiĝas „Quilombolas“ [kilombanoj]. La nombro de iliaj teritorioj ne estas precize konata kaj varias laŭ aŭtoro de la kalkulo. Malfacilige aldoniĝas, ke multaj kilombanoj troviĝas en sinidentiga proceso. Supozeblas kiel tre krudatakse nombro inter 1.000 kaj 10.000 kilombaj teritorioj. La koncepto de la kilombaj teritorioj analogas al tio de la indiĝenaj teritorioj. Ĝi celas sindestinadon en la propra teritorio de la komunumo. Influo sur la nacian politikon je tio ne estas intencata.

Ekde 1988 la terposedaj rajtoj de la kilombanoj estas leĝe fiksita en la brazila konstitucio. Per tiu ĉi antaŭmetaĵo Brazilo troviĝas inter la pioniroj por la rajtoj de ne-indiĝenaj lokaj komunumoj, kiuj tenas tradician vivmanieron.[3]

Literaturo redakti

Werner Zips (eldoninto): Afrikanische Diaspora. Out of Africa - Into New Worlds. vol. 1, 2-a versio, Lit Verlag, 2008. ISBN 978-3-8258-3971-0

Referencoj redakti

  1. Yeda Pessoa de Castro: Falares africanos na Bahia: um vocabulário afro-brasileiro. Academia Brasileira de Letras, Topbooks Editora e Distribuidora de Livros, Rio-de-Ĵanejro 2001.
  2. Kronologio de la kilombo en Palmares (portugallingva)
  3. Dieter Gawora, Maria Helena de Souza Ide, Romulo Soares Barbosa (eldoninto), Mirja Annawald (tradukinto): Traditionelle Völker und Gemeinschaften in Brasilien. Lateinamerika-Dokumentationsstelle. Kassel University Press, Kassel 2011.