La kilometronombrilo estas instrumento por mezuri la trairitan distancon de veturilo, uzanta la mezurunuon kilometro. En aŭto ĝi troviĝas kutime meze de, aŭ sub la rapidmezurilo. Nuntempe ankaŭ multaj bicikloj havas ciferecan kilometronombrilon.

Kilometronombriloj meze de rapidmezurilo en aŭto
Kilometronombrilo de trajno ICE kun pli ol 2,3 milionoj da kilometroj

Ĉiuj aŭtoj havas kilometronombrilon, kiu mezuras la tutan distancon trairitan de la veturilo, ekde ĝia konstruado. Kutime ekzistas ankaŭ alia kilometronombrilo por mezuri la longon de difinita vojpeco. La valoro indikita de tiu mezurilo povas esti renuligita laŭplaĉe. Tio povas esti utila ekzemple por scii kiom da kilometoj oni veturis ekde la lasta benzinplenigo kaj tiele kontroli la elspezon, rapidecon ktp.

Vidu ankaŭ: Hodometro