Kim Darby

usona aktoro

Kim DARBY estas artistnomo de Deborah Zerby (naskita 1947), usona aktorino, kiu ankaŭ uzis la pseŭdonimon Derby Zerby ĉefe en teatra kariero. Ŝi naskiĝis en teatra familio.

Kim Darby
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1947 (1947-07-08) (76-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Van Nuys High School vd
Familio
Patro Jon Darby vd
Patrino Inga Wiere vd
Edz(in)o James Stacy • James Westmoreland • William Tennant vd
Infanoj Heather Stacy vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1962– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Darby komencis sian karieron kiel dancistino kaj kantistino en teatraĵoj. En kino ŝi debutis per Bye Bye Birdie en 1963 kaj en televido per The Farmer's Daughter en 1964.

Dum 1960-aj jaroj ŝi aperis en televidserioj kiel Dr. Kildare, Wagon Train, The Fugitive, Star Trek, The Man from U.N.C.L.E., Gunsmoke, Bonanza, ktp. krom en kinfilmoj Bus Riley's Back in Town, Generation kaj True Grit.

En 1970-aj jaroj ŝi aktoris en kinfilmoj kiel The Strawberry Statement, Red Sky at Morning, The Grissom Gang, kaj en televidaĵoj Don't Be Afraid of the Dark, Ironside, Police Story, Petrocelli, Baretta, Family, Flatbed Annie & Sweetiepie: Lady Truckers, inter aliaj.

Darby en la 1980-a kaj 1990-a jardekoj laboris en televidaĵoj Enola Gay: The Men, the Mission, the Atomic Bomb, Fantasy Island, The Love Boat, The Facts of Life, First Steps, Riptide, Crazy Like a Fox, Teen Wolf Too, Murder, She Wrote inter aliaj krom en kinfilmoj Better Off Dead..., Halloween: The Curse of Michael Myers kaj The Last Best Sunday.

En 21-a jarcento, ŝi aperis en televidserioj The X Files, Dark Realm , Perception inter aliaj, krom en kelkaj kinfilmoj.