Kim Novak

usona aktoro

Kim NOVAK, origine: Marilyn Pauline NOVAK (naskiĝis la 13-an de februaro, 1933) estas usona aktorino.

Kim Novak
Persona informo
Kim Novak
Naskonomo Marilyn Pauline Novak
Naskiĝo 13-an de februaro 1933 (1933-02-13) (91-jaraĝa)
en Ĉikago
Lingvoj angla vd
Loĝloko Sams Valley vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater School of the Art Institute of Chicago • Farragut Career Academy • Wilbur Wright College vd
Familio
Edz(in)o Richard Johnson vd
Profesio
Okupo filmaktoro • pentristo • modelo • televida aktoro • filmproduktoro vd
Aktiva dum 1954– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kim Novak naskiĝis en Ĉikago, Ilinojo. Ŝi laboris kiel fotomodelo kaj transprenis statistajn rolojn, ĝis kiam ŝi en la jaro 1954 ludis sian unuan pli grandan rolon, en la filmo The French Line.

Kim Novak en Vertigo.

Kulminoj en ŝia kariero estis la socikritika filmo The Man With the Golden Arm, en kiu ŝi aperis kune kun Frank Sinatra, kaj Vertigo de Alfred Hitchcock, en kiu ŝi prezentis misteran blondulinon.

En 1997 ŝi kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.

Kim Novak en 1957.
Kim Novak, Los Angeles 1962

Listo de filmoj (elekto) redakti

  • The French Line (1954)
  • Phffft (1954)
  • The Man With the Golden Arm (1955)
  • Picnic (1956)
  • Vertigo (1958)
  • Bell, Book and Candle (1958)
  • Boys' Night Out (1962)
  • Kiss Me Stupid (1963)
  • Of Human Bondage (1964)
  • The Legend of Lylah Clare (1967)
  • The Amorous Adventures of Moll Flanders (1968)