Kimbangismo estas relative nova religia movado praktikata kaj disvastigata fare de la Eklezio de Jesukristo sur la Tero fare de sia speciala sendito Simon Kimbangu (en franca: Église de Jésus Christ sur la Terre par son envoyé spécial Simon Kimbangu) fondita de Simon Kimbangu en la Belga Kongo (nuntempe Demokratia Respubliko Kongo) en 1921. Ĝi estas konsiderata branĉo de kristanismo. Granda, sendependa afrik-iniciatita eklezio, ĝi havas ĉirkaŭkalkulitajn 5.5 milionojn da kredantoj kaj havas sian sidejon en Nkamba, Centra Kongo.

Kimbangismo
konfesio
Komenco 1921 vd
Sidejo Nkamba
Fondinto(j) Simon Kimbangu vd
vdr
Membroj de la Kimbanga Eklezio en Portugalio celebrantaj Kristnaskon ekster Lisbono, 25a de Majo 2013. La eklezio ŝanĝis la observadon de la Naskiĝo de Jesuo al la naskotago de la estro Salomon Dialungana, kiu estas konsiderata Kristo reenkarnigita.