Kimra terhundo

raso de hundoj

La Kimra Terhundo estas hunda raso, unu el multaj terhundaj rasoj. La Kimra terhundo originas el Kimrio ekekzistis de la 10-a jarcento. Ĝia origino estas en la Maljuna Anglia Nigra kaj Tana terhundo kiu ekekzistis en Anglio ekde la 13-a jarcento. Ĝi ankaŭ ekzistis en Kimrio kaj ĝi estis tiu tipo kiu fine registriĝis de la hundoklubo sub la nomo Kimra terhundo. Ĝis 1900 ĝi nomiĝis la "Maljuna Anglia Terhundo" aŭ "Nigra kaj Tana Malglata Harara Terhundo". La raso estis agnoskita ekde 1886 kaj estas pli komuna ol la Ajrvala terhundo aŭ la Vulpa terhundo.

Kimra terhundo
Kimra terhundo
Kimra terhundo
FCI-norma n-ro 78
  • Grupo 3: Terhundoj ("terieroj")
  • Sekcio 1: Longkruraj terieroj
  • Sen laborekzameno
Deveno:

Grandbritnio

Postkola alto:

39 cm

Pezo:

9–9,5 kg

Listo de hundorasoj
vdr
FCI: Grupo 3 Sekcio 1
AKC: Terrier
ANKC: Grupo 2 (Terriers)
CKC: Grupo 4 - Terrier
KC(UK): Terrier
NZKC: Terrier
Rasaj standartoj (eksteraj ligiloj)
FCI[rompita ligilo], AKC Arkivigite je 2005-11-27 per la retarkivo Wayback Machine, ANKC Arkivigite je 2015-03-24 per la retarkivo Wayback Machine, KC(UK), NZKC

Karaktero redakti

La Kimra terhundo havas tipe terhundan humoron. Ĝi ne taŭgas kiel unua hundo ĝenerale, ĉar ĝi bezonas posedanton neŝanĝiĝeman . En la ĝustaj manoj, ĝi estas feliĉa, viva kaj malofte sinĝena aŭ timema hundo. Hundoj de ĉi tiu raso povas esti sindediĉaj kaj obeemaj amikoj kaj povas esti aŭ urbaj aŭ kamparaj hundoj. Iuj Kimraj terhundoj montras tipan ĉasinstinkton. Kimra terhundo ne postulas multe da fizika ekzerco, sed ĝi malofte iĝas laca kaj estas vera kamarado por tiu, kiu ŝatas subĉielan agadon. Ĝi estas aktiva kaj aŭdaca sed ne batalema, tamen sindefendas kiam tio necesas. La Kimra terhundo bezonas multe da intelekta stimulado por resti agrabla. Pasigi tutan tagon en malgranda spaco ne sufiĉas. Ĝi devas fari ion interesan ĉiutage.

Kimraj terhundoj estas bonaj kun infanoj; ili ŝatas ludi kaj postiri infanon dum ĝi ludas, sed ofte la infano laciĝas antaŭ la hundo, do priatento de plenkreskulo necesas por eviti problemojn.

Eksteraj ligiloj redakti