Kinorhyncha (el la antikva greka: κινέω, translit. kīnéō, laŭvorte. 'mi movas', ῥύγχος rhúnkhos "nazo") estas filumo de malgrandaj (1 mm aŭ eĉ malpli) maraj senvertebruloj kiuj estas disvastiĝintaj en kotosablo je ĉiuj profundoj kiel parto de meiobenthos. Ili estas nomataj ankaŭ kotodrakoj.

Echinoderes hwiizaa.jpg
Echinoderes hwiizaa

Kinorinkuloj estas segmentitaj, senmembraj animaloj, kun korpo konsistanta je kapo, kolo, kaj trunko de dekunu segmentoj. Malkiel ĉe kelkaj similaj senvertebruloj, ili ne havas eksterajn ciliojn, sed anstataŭe havas nombrajn spinojn laŭlonge de la korpo, plus ĝis sep cirkloj de spinoj ĉirkaŭ la kapo.[1] Tiuj spinoj estas uzataj por movado, retirante la kapon kaj pelante antaŭen, poste alkroĉante la subtavolon per la spinoj dum tiras la korpon.

Notoj redakti

  1. Brusca, Richard C; Brusca, Gary J (2003). Invertebrates Alirita la 24an de Aprilo 2018. ISBN 978-0-87893-097-5. paĝo 347