Kio estas spiritismo?

Kio estas Spiritismo? (titolo de la franca originalo Qu’est-ce que le Spiritisme?) estas verko publikigita de Allan Kardec en la jaro 1859. Laŭ la libro mem, ĝi estas "enkonduko en la scion pri la nevidebla mondo per manifestiĝo de la spiritoj, kaj enhavas resumon de la principoj de la spiritisma doktrino, kaj respondon al la precipaj kontraŭdiroj."[1]

Kio estas spiritismo?
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Allan Kardec
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro filozofiospiritualismo
vdr

Resumo redakti

Ĝi estas dividita je tri ĉapitroj. La unua estas dialoga. Allan Kardec, en sinsekvo da demandoj kaj respondoj, diskutadas kun kritikisto, kun skeptikulo kaj kun pastro pri la bazaj principoj de spiritismo. La dua prezentas la eksperimentan kaj science praktikan aspekton de la spiritisma doktrino, kaj estas ia resumo de La libro de la mediumoj. La tria ĉapitro estas ia resumo de La libro de la spiritoj, aŭ la filozofia aspekto de spiritismo; krom tio ĝi proponas solvon por psikologiaj, moralaj kaj filozofiaj demandoj. La libro ankaŭ enhavas biografion de Allan Kardec, verkitan de Henri Sausse.[2]

Resuma tabelo de la enhavo redakti


Ĉapitro 1: Kio estas spiritismo?
Ĉapitro 2: Elementaj principoj de spiritismo
Ĉapitro 3: Solvo de kelkaj problemoj per la spiritisma doktrino

Noto de la tradukinto redakti

"Nia karmemora samideano Prof. D-ro L. C. Porto Carreiro Neto subite mortis, la 21-an de Julio 1964, kiam li estis faranta la malneton por la traduko de ĉi tiu bonega libro. Kvankam ne posedante lian kompetentecon mi devis fini la tradukadon kaj eldoni la libron; tial la kleraj legantoj atentos, ke la dua duono de la libro ne estas tiel elegante tradukita kiel la unua parto, sed mi esperas, ke ankaŭ mia traduko estas tre fidela al la originalo."[1] Ismael Gomes Braga

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Laŭ la Esperantlingva eldono: Allan Kardec, Kio estas Spiritismo? Rio de Janeiro, Brasil: Federação Espírita Brasileira, 2006
  2. Tiu ĉi resumo estas bazita sur la portugallingva prezento Arkivigite je 2016-07-25 per la retarkivo Wayback Machine de la libro, trovata en la retejo de Brazila Spiritisma Federacio

Eksteraj ligiloj redakti