Kip HANRAHAN (* 9-an de decembro 1954 en Bronkso, Novjorko) estas usona muzikproduktisto kaj perkutinstrumentisto.

Kip Hanrahan
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1954 (1954-12-09) (69-jaraĝa)
en Bronkso
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • muzikproduktisto • percussionist • komponisto
vdr

Kariero redakti

Hanrahan, kiu komence kiel asistanto de Carla Bley kontaktis kun nuntempa ĵazo, ludas je la plej multaj diskoj, kiujn li produktas, nekutiman rolon, kiun li mem rigardas simila al tiu de filmreĝisoro. Li arigas muzikistojn kaj konceptojn, kiujn li direktas tiamaniere, ke li intervenas en la muzikan fariĝon (ekz. li decidas, ke la perkutinstrumentistoj komencas per solopasaĵo aŭ ke la pianisto ludas la transiron al alia peco). Li kombinas soloistojn de la avangarda ĵazo (ekz. Don Pullen, David Murray, Jamaaladeen Tacuma, Carmen Lundy aŭ Steve Swallow) kun funkmuzikistoj el Nov-Orleano ekz. Allen Toussaint, Leo Nocentelli (The Meters) aŭ Charles Neville (Neville Brothers), kun rokmuzikisto kiel Sting aŭ Jack Bruce kaj perkutinstrumentistoj de la latinida ĵazo ekz. Andy Gonzalez, Milton Cardona, Robby Ameen kaj Horacio „El Negro“ Hernandez. Parte li kunlaboris je tio kun poetoj kiel Ishmael Reed kaj ankaŭ Paul Haines (tekstverkisto de Escalator over the Hill).

Hanrahan krome produktis tamen ankaŭ rimarkindajn albumojn kun la komponisto de Nova Tango Astor Piazzolla kaj kun muzikistoj el la ĉirkaŭo de Hanrahan, ekz. Arto Lindsay aŭ Alfredo Triff, kiujn li prezentis per sia diskeldonejo „American Clave“.

Eksteraj ligiloj redakti