Királyegyháza [kirAjedjhAza] estas unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Szentlőrinc. La loknomo signifas: eklezio de reĝo.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Királyegyháza situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ nefunkcianta fervojo Sellye–Szentlőrinc. La lasta urbo troviĝas 6, Szigetvár 18, Sellye 21, Pécs 28 km-ojn.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la kuprepoko. La nuna vilaĝo naskiĝis en 1940, tiam unuiĝis Vásárosszentgál [vAŝAroŝsentgAl] kaj Magyarszentiván [madjarsentivAn]. La lasta vilaĝo menciiĝis unuafoje en 1274 en latina formo "S. Johannis" (=Sankta Johano). En la 14-a jarcento tiu vilaĝo havis la titolon kampurbo. Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio, tamen ne senhomiĝis.

La unua skriba mencio pri Vásárosszentgál devenis el 1292 laŭ tiama hungara ortografio "Zenthgal". Ankaŭ tiu vilaĝo estis bazarejo en la 14-a jarcento. Fine de la turka erao la vilaĝanos rifuĝiis. La rehomiĝo en la 18-a jarcento okazis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis ambaŭ vilaĝojn. En 2009 fabriko pri cemento konstruiĝas. La kruda materio alvenos el Bükkösd.

Vidindaĵoj redakti