Kirchberg BE

komunumo de Svislando
- La mallongigo BE en Kirchberg BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Kirchberg..

Kirchberg estas historia urbeto en Kantono Berno, Svislando. Ĝi estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas komunumo de la administra distrikto Emme-Valo. Ĝi havis 5526 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Kirchberg
Blazono de Kirchberg
Blazono de Kirchberg
Blazono de Kirchberg
Kirchberg
Kirchberg
Aerbildo de Kirchberg, fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Burgdorf
Koordinatoj  47° 5′ 10″ N 7° 35′ 10″ O / 47.08611 °N, 7.58611 °O / 47.08611; 7.58611 (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 10″ N 7° 35′ 10″ O / 47.08611 °N, 7.58611 °O / 47.08611; 7.58611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5526
Areo 9,04 km²
Alteco 505 m super marnivelo
Poŝtkodo 3422
Komunumkodo 0412
Mapo de Kirchberg
Mapo de Kirchberg
Mapo de Kirchberg
vdr

Geografio redakti

Kirchberg situas ĉe la orienta bordo de la rivero Emme, proksimume 20 kilometrojn nordoriente de la federacia urbo Berno kaj 20 kilometrojn sude de Soloturno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Kirchberg, la vilaĝo Bütikofen, kaj la kvartaloj Neuhof norde de la aŭtovojo kaj Vilbringe en la sudo de la komunumo. Kirchberg formas la centron de la paroĥo kaj komunuma asocio konsistanta el Kirchberg, Aefligen, Rüdtligen-Alchenflüh, Kernenried, Lyssach, Rüti ĉe Lyssach, Niederösch, Oberösch kaj Ersigen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,04 km², de kiuj 32,5% estas kovritaj de arbaro, 44,7% servas por agrikulturo kaj 21,2% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Kirchberg limas en nordoriento al Ersigen, en orientonordoriento al Rumendingen, en oriento al Wynigen, en sudo al Burgdorf, en sudokcidento al Lyssach, en okcidento al Rüdtligen-Alchenflüh, en nordokcidento al unu punkto al Aefligen, kaj en nordnordokcidento al Utzenstorf.

Trafiko redakti

Tra Kirchberg pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1, la kantona vojo n-ro 242 kaj la svisa aŭtovojo A1, al kiu la komunumo posedas propran alveturejon. Per diversaj poŝtaŭto- kaj buslinioj la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto. La stacidomo Alchenflüh de la trajnlinio de Burgdorf al Soloturno situas nur kelkajn piedminutojn de la vilaĝo centro de Kirchberg aliflanke de la rivero sur la teritorio de la najbara komunumo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Kirchberg datiĝas el la jaro 994 kiel Chilcberc. En la jaro 994 Kirchberg estis donacita de Adelheid, la avino de la imperiestro Oto la 3-a al la Monaĥejo Selz en Alzaco. Ek de la 13-a jarcento al voktado pri Kirchberg apartenis al la Senjoroj de Thorberg. En la jaro 1283 Ulriko de Thorberg akiris por Kirchberg de la imperiestro Rudolfo de Habsburgo la urborajton. Li fortigis la lokon, tamen urba evoluo kiel en Berno ne okazis en Kirchberg. En la jaro 1398 Petro de Thorberg donacis sian voktejon al sia Kartuziejo Thorberg, kiu ĝin koncedis en la jaro 1406 al Selz. Selz siavice koncedis la voktejon kaj jurisdikcion pri Kirchberg en la jaro 1429 al Berno. En la jaro 1481 Berno akiris ankaŭ la ceterajn rajtojn pri Kirchberg de Selz kaj akiris al kompletan suverenecon pri la loko. La komunumo nun estis submetita unue al la Voktejo Wangen kaj poste al la Voktejo Burgdorf. En la jaro 1704 Guetisberg, 1911 Bickigen kaj 1953 Rumendingen estis disigitaj de Kilchberg. [2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti