Kirmeso

ruĝa tinkturo farita el insekto
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Kermeso.

Kirmeso estas ruĝa tinkturo, farita el la insekto Kermes vermilio.[1][2]

Mantelo tinkturita per kirmeso.

Priskribo redakti

La insekto Kermes vermilio estas hemiptero, indiĝena al la Mediteraneo, kaj trinkas la sukon de la kirmesa kverko (Quercus coccifera). La inoj de tiu insekto estas speciale ruĝaj.

La tinkturo kirmeso estas farita el la sekigitaj, pulvorigitaj korpoj de la inaj Kermes vermilio. Kirmeso fiksiĝas bone sur silko kaj lano, kaj produktas brilan ruĝon.

Historio redakti

Kirmeso estis uzita almenaŭ ekde la neolitiko en Eŭropo: kirmeso estis malkovrita en neolitika arkeologia loko en Adaouste, Francio.[3]:230–231

La nomo kirmeso devenas de la persa قِرمِز qermez, de la pra-hind-irana *kŕ̥miš “vermo”.

La antikvaj helenoj kaj romianoj multe uzadis kirmeson kiel sia ĉefa ruĝa tinkturo (la koĉenilo, indiĝena en Ameriko, ne estis konata). Kirmeso restis vaste uzata dum la Mezepoko kaj la Renesanco en Eŭropo; la tinkturejoj de Italio kaj Sicilio famis pro luksaj silkaj kirmesaĵoj. La kirmeso estis ankaŭ uzita kune kun blua tinkturo por nigroj, grizoj, purpuroj ktp.

Post la konkero kaj koloniado de la Azteka Imperio en 1521, Eŭropanoj malkovris la koĉenilon, kiu faris pli fortan ruĝon ol kirmeso. Tial, post la 16-a jarcento, kirmeso malpopulariĝis en Eŭropo.

Referencoj redakti

  1. Jenkins, David. (2003) The Cambridge History of Western Textiles (angle). ISBN 0521341078.
  2. "Ruĝa tinkturo, devenanta el sp. de koĉulo (Kermococcus vermilio), parazitanta sur kverkoj, precipe la ⁓kverko." en PIV, NPIV Alirita la 19an de oktobro 2020.
  3. Barber, E. J. W.. (1991) Prehistoric Textiles (angle). ISBN 0-691-00224-X.

Eksteraj ligiloj redakti