Kirms-Krackow-domo (Weimar)

La Krims-Krackow-domo (germane: Kirms-Krackow-Haus) estas muzeo troviĝanta en Vajmaro, Jakobstraße nr 10. La lasta loĝanto estis la biografiistino Charlotte Krackow.

Korto de la ensemblo.

Priskribo redakti

Proksime de la Herder-kirko troviĝas trietaĝa burĝa domo kun impone lata pordegarkaĵo, malantaŭa interna korto kun ĝibaj pavimŝtonoj kaj kun ĉirkaŭanta galerio el ligno. Ĝian elstarecon akiris la domo danke al la gefratoj Franz kaj Carl Kirms. Ambaŭ estis oficistoj ĉe la kortego de la grandduko Karlo Aŭgusto. Kiam Johann Wolfgang von Goethe deĵoris ĉe la duka teatrejo kiel direktoro (1791-1817), Franz Kirms subtenadegis lin kiel ekonomia kaj organizada estro pri ĉiuj teatraj problemoj; tian responson li plenumis cetere ĝis 1823.

Ankaŭ la fratinoj Charlotte, Sophie kaj Caroline Krackow nombriĝis inter la konatularo de Goethe. Caroline laboris de 1804-23 ĉe la grandduka kortego kaj prizorgis la infanojn de la granddukino Maria Pavlovna Romanova. En la 1823-a jaro ŝi edziniĝis al Franz Kirms. Post lia morto (1826) ŝi heredis la tutan bienon kaj flegis ĝismorte (1826) intimajn rilatojn al la kortego kaj al la kleruloj burĝaj de Weimar. La heredantinoj, la nevinoj Sophie kaj Charlotte Krackow (mortintaj en 1895 resp. en 1915), sekurigis la konservon de tradicioj kaj gastigis personulojn kiel la danan verkiston Hans Christian Andersen aŭ la skulptiston Christian Daniel Rauch.

Kolektoj redakti

Post la morto de Charlotte Krackow la heredantoj vendis la bienon en 1916 al la urbo kaj donacis la meblaron de ĉambro en la unua etaĝo al la muzeo. Kune kun tri aliaj muzee uzitaj salonoj la muzeo inaŭguritis en la 28-a de aŭgusto 1917, okaze de la datreveno naskiĝtaga de Goethe. Intertempe la konstruaĵo gastigis sur la dua etaĝo kaj en la malantaŭa ejo salonojn por memori elstarulojn kiel Johannes Daniel Falk, Christoph Martin Wieland, Johann Karl August Musäus kaj Johann Gottfried Herder. Inter 1962-89 la tuta dua etaĝo estis muzeo pri Herder.

Ankaŭ la linda bidermajra ĝardeno kun pavilono barokstila restaŭritis. Post la lasta profunda restaŭrado (1989-99) estiĝis en la antaŭa ejo muzeo, kiu montras la burĝan loĝejan inventaron de la familio Kirms ĉirkaŭ la jaro 1825-a. Krome per certaj dokumentoj/objektoj prezentatis kelkaj gravaj gastoj de la domo. La malantaŭa ejo, iam garbejo, alikonstruitis kaj ofertas nuntempe salonojn por diversaj aranĝoj kaj ekspozicioj. Teretaĝo invitas gastejo, kiu etendiĝas ankaŭ je parto de la ĝardeno kaj de la korto, al manĝado kaj ripozumado.

Literaturo redakti

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 179
  • Eduard Scheidemantel: Erinnerungen von Charlotte Krackow, Panses Verlag G.m.b.H. Weimar
  • Hans Wahl, Anton Kippenberg: „Goethe und seine Welt“, Insel-Verlag, Leipzig 1932 S.155
  • Ulrike Müller-Harang: Das Kirms-Krackow-Haus in Weimar: die Baugeschichte, die Geschichte des Gartens, die Hausbewohner, Freunde und Gäste, Wien 1999. ISBN 3-446-19725-7

Eksteraj ligiloj redakti

50.98175833333311.330191666667