Johann Philipp Kirnberger publikigis ekde la jaro 1766 plurajn agordsistemojn por klavarinstrumentoj. Tiuj apartenas al la aro de bontemperataj agordoj kaj tial ebligas la ludadon en ĉiuj tonaloj, je kio ĉiu montras apartan tonalkarakteron. Jenaj apartaĵoj estas komunaj al ĉiuj:

La Kirnberger-agordoj surmontras puran grandan tercion C-E samkiel puran kvinton ekde E supren ĝis F# kaj ekde C malsupren ĝis C#. El tio rezultas kvinto F#-C#, plimalgrandigita je skismo. Ili nur distingiĝas en la agordo de la kvar kvintoj C ĝis E (also C-G, G-D, D-A kaj A-E), tio signifas rezulte enla tri tonoj G, D kaj A.

En la unua versio de 1766 (nuntempe nomata Kirnberger I) la kvintoj C-G, G-D kaj A-E estas puraj, la el tio rezulta kvinto D-A tial estas plimalgrandigita je la plena sintonika komo.

Samfonte li montras sur la eblecon, plimalgrandigi la kvintojn D-A kaj A-E pokaze per duona sintonika komo, kio ja estas pli malfacile agordebla, ĉar nun ne plu sufiĉas la agordado de puraj intervaloj, tamen rezultigas pli bonan sonon pro la malakrigo de la ekstreme malgranda kvinto de Kirnberger I. (nuntempe Kirnberger II). Ĉi tiu varianto troviĝas ankaŭ en 1771 en sia „Die Kunst des reinen Satzes in der Musik“ (La arto de la pura metaĵo en la muziko).

Grafika figurado de la Kirnberger-II-agordo redakti

C-----G-----D------A-----E-----B----F#----C#----Ab(G#)----Eb-----Bb-----F-----C
  p      p   -1/2   -1/2   p     p      p      p          p      p      p     p
|_______pura tercio_______|
     |________pura tercio_______|
            |_______pura tercio_______|
                               |__________pitagora tercio_______|
                                     |_________pitagora tercio_________|
                                            |_________pitagora tercio________|

"p" staras en ĉi tiu figuraĵo por "pura", "-1/2" por la mallarĝigitaj kvintoj. la tercioj C-E, G-Bb und D-F# estas puraj, la tercioj B-D#, F#-Ab(Bb) kaj Db-F pitagora (tre granda), la grandoj de la restaj tercioj situas inter tiuj.

En nedatigita letero al Johann Nikolaus Forkel Kirnberger mencias la dispartigon de la sintonika komo sur ĉiujn kvar kvintojn C ĝis E en diferencaj variantoj, je kiu la egala plimalgrandigo de ĉiuj kvar kvintoj nuntempe nomiĝas Kirnberger III.

La numeradoj de la agordoj ne devenas de Kirnberger. Multfoje oni asertis, ke ĝi devenas ne el lia epoko, sed ke oni enkodukis ĝin kadre de la remalkovro de historiaj agordoj en la 20-a jarcento analoge al la pli frua Werckmeister-agordo. Sed fakte jam la muzikteoriisto Friedrich Wilhelm Marpurg uzis ĉi tiun numeradon almenaŭ por la unuaj du agordoj.

Historia enordigo redakti

La agordinstrukcioj de Kirnberger devenas de epoko, en kiu variaj agordsistemoj ekzistis paralele: meztonaj sistemoj precipe je orgenoj, bontemperitaj agordoj, kiuj certe konsistigis la plej grandan parton, samkiel la egalŝtupa agordo, kiu fine de la 18-a jarcento pligraviĝis.

Dum l' epoko de la publikigoj de Kirnberger ekzistis ege diferencaj kaj komplikaj agordoj (ekz. ĉe Johann Georg Neidhardt, Georg Andreas Sorge). La tendenco celis al egalŝtupa agordo. Kompare kun tio la instrukcioj de Kirnberger montriĝas kiel simple strukturitaj kaj ege malegalŝtupaj. La fakularo disas pri la taksado de ĉi tiuj faktoj. Jenaj parte kontraŭdiraj provoj de klarigo formiĝis:

  • La simpleco de la agordado devas esti unuaranga, por ke ankaŭ malspertaj muzikistoj mem povas agordi siajn instrumentojn.
  • La agordoj de Kirnberger havas siajn proprajn kvalitojn kaj memstaras, do ne sekvas enmodajn tendencojn.
  • Liaj agordoj estas „misfortunaj“ provoj priskribi la reale ekzistajn agordojn per simplaj rimedoj,.

Eksteraj ligiloj redakti