Kirov (urbo en Kirova provinco)

urbo en Rusio

Kirov (ruse Киров) estas urbo en la orient-eŭropa parto de Rusio, ĉe la rivero Vjatka (Вятка), ĉefurbo de Kirova provinco. Ĝi apartenas al la Ĉevolga federacia regiono de Rusio. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 471 754 loĝantoj sur areo de 169,73 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 779 loĝantoj/km².Kirov estas haltejo de la Trasiberia fervojo, okcidente de Uralo.

Kirov
urbo
urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato Rusia Federacio
Regiono Ĉevolga federacia regiono
Provinco Kirova provinco
Poŝtkodo 610000–610050
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 471 754  (2023) [+]
Loĝdenso 2 779 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 58° 36′ N, 49° 39′ O (mapo)58.649.65Koordinatoj: 58° 36′ N, 49° 39′ O (mapo) [+]
Alto 150 m [+]
Areo 169,73 km² (16 973 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Kirov (Kirova provinco)
Kirov (Kirova provinco)
DEC
Kirov
Kirov
situo en la eŭropa parto de Rusio
Kirov (Eŭropa Ruslando)
Kirov (Eŭropa Ruslando)
DEC
Kirov
Kirov
situo en la Kirova provinco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kirov, Kirov Oblast [+]
vdr

La urbo tre suferis dum la Rusa Enlanda Milito inter 1917-1922.

Fakte en la urbo mem la Rusa Enlanda milito ne estis, estis aliaj urboj kiuj suferis dum tiu milito multe pli, kiam ili apartenis dum tiu milito jen al Ruĝa armeo, jen al Blanka Gvardio, jen al iuj ajn banditoj.

En la urbo troviĝas transportaj krucvojoj (fervoja kaj aŭtovoja) kaj haveno; flughaveno.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 33401.

La urbo estis fondita en jaro 1374.

La urbo antaŭe estis nomita kiel:

La interurba telefona kodo estas 8332, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj. La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo.

En la jaro 1959 la urbo havis 13,2 mil loĝantojn, en 1999 estis 465 mil kaj en 2017 estis 501 468 loĝantoj.

La urbo surprenis la nunan nomon en decembro de 1934 honore al la kaŝmurdita soveta politikisto kaj unue revoluciulo Sergej Mironoviĉ Kirov (la vera familino estas Kostrikov, ruse: Костриков). Sergej Kirov naskiĝis en urbeto Urĵumo (ruse Уржум, en la Kirova, tiam Vjatka gubernio).

Gefiloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti