Kirovska distrikto (Krimeo)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Distrikto Kirov

Kirovska distrikto (ruse Кировский район, ukraine Кіровський район, krime-tatare İslâm Terek rayonı) aŭ distrikto Kirov estas unu el la distriktoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La distrikto situas en la orienta parto de la Krimea duoniunsulo. Sude la distrikto limas la Teodozian kaj Sudakan municipojn, oriente — Leninan distrikton, norde — la golfon Sivaŝo, nordokcidente — Sovetskan distrikton, okcidente — Belogorskan distrikton. La administra centro de la distrikto estas la urbotipa loĝloko Kirovsko, kiu situas 121 kilometrojn for de Simferopolo.

Kirovska distrikto
Distrikto
FlagoBlazono
raion of Ukraine • municipa distrikto • raion of Crimea • raion of the Soviet Union [+]

LandoAŭtonoma Respubliko Krimeo

ĈefurboKirovsko
- koordinatoj45° N, 35° O (mapo)45.223635.2053Koordinatoj: 45° N, 35° O (mapo)
Areo1 208 km² (120 800 ha) [+]

Loĝantaro51 490 [+] (1-a de januaro 2019)
Denseco42,62 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]

Kirovska distrikto (Krimeo) (Tero)
Kirovska distrikto (Krimeo) (Tero)

Kirovska distrikto (Krimeo)
Kirovska distrikto (Krimeo)
DEC
Kirovska distrikto
Kirovska distrikto

Map
Kirovska distrikto

Vikimedia Komunejo:  Kirovske Raion [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Kirovska distrikto
ruse Кировский район
ukraine Кіровський район
krime-tatare İslâm Terek rayonı

raion of Ukraine • municipa distrikto • raion of Crimea • raion of the Soviet Union
La centro: Kirovsko
Areo: 1 208 km2
Loĝantaro: 58 016 homoj (laŭ la jaro 2001)
Loĝ-denso: 48,03 hom/km2
Telefon-kodo: +380-6555
En la regiono estas:
Urboj
Urbotipaj loĝlokoj
Vilaĝoj
Loĝloketoj

1
1
38
1
Kirovska distrikto sur la mapo de Krimeo
Oficiala paĝaro nekonata
 
vdr

Geografio redakti

La norda parto de la regiono estas stepo, dum la sudan parton formas la antaŭmontaro de la Krimea montaro kaj parte — ankaŭ ties ĉefa montoĉeno. Norde kaj nordoriente la bordojn de la regiono lavas la golfo Sivaŝo. La ĉefaj riveroj de la regiono estas Indol kaj Ĉuruk-Su.

Ekonomio redakti

La ĉefa branĉo de la ekonomio estas agrikulturo. Iuj grandaj industriaj entreprenoj en la regiono mankas.

Tra la regiono pasas la fervoja linio Ĝankojo-Kerĉo; krome, ĉiuj loĝlokoj de la regiono estas interligitaj per busa trafiko.

Socia sfero redakti

En la regiono estas 18 mezlernejoj, 2 hospitaloj, 16 kluboj, 10 kulturdomoj, 26 bibliotekoj, 3 muziklernejoj, unu sanatorio, porinfana sporta lernejo, histori-literatura muzeo (en la urbo Starokrimo).

Vidindaĵoj redakti

Aparte riĉas je vidindaĵoj la urbo Starokrimo, kie jam en la bronzepoko ekzistis homa setlejo. Ĝis nun konserviĝis:

  • ruinoj de la moskeo, konstruita en la jaroj 1287-1288;
  • moskeo de la jaro 1314
  • ruinoj de la moskeo Kurŝun-Ĝami (Plumba moskeo), XIVa jc.;
  • ruinoj de karavanejo (mezepoka hotelo), konstruita en la jarcentoj XIII-XIV;
  • ruinoj de armena monaĥejo Surb-Stefanos (XIII-XIV jc.);
  • armena monaĥejo Surb-Ĥaĉ (konstruita en la XIVa jarcento).

Konsisto de la regiono redakti

En la Kirovska regiono estas unu urbo (Starokrimo, kiu formas ankaŭ propran urban municipon), unu urbotipa loĝloko (Kirovsko) kaj 12 komunumoj, kiuj havas sume 39 vilaĝ(et)ojn. Sube estas prezentita la listo de la komunumoj kaj de la loĝlokoj (estas esperantigitaj nur tiuj loĝlokoj, kiuj estas centroj de la koncernaj komunumoj). Parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post la ekzilo de la krime-tatara popolo.

  • Abrikosovka komunumo
    • Abrikosovko (Abrikosovka, krime-tatare Nayman)
    • Babenkovo (Büyük Esen Eli)
    • Kriniĉki
    • Matrosovka (Bulğar Kruglik)
  • Jarkopola komunumo
    • Jarkopolo (Jarkoje Pole, krime-tatare Qızıl Terçek)
    • Krasnoselskoje (Yañı Basalaq)
    • Novofjodorovka
    • Oreĥovka (Küçük Keleçi)
    • Sofijevka
    • Trudoljubovka (Köbek)
  • Ĵuravka komunumo
    • Ĵuravko (Ĵuravki, krime-tatare Seyit Eli)
    • Makovskoje (Rum Asan Bay)
    • Novopokrovka
    • Tutovka
    • Vidnoje (Rozaljevka)
  • Kirovska komunumo
  • Lgovska komunumo
    • Lgovsko (Lgovskoje)
    • Dobroljubovka (Bulğanaq)
    • Dolinnoje (Rus Aqçora)
    • Prudi (İşün)
  • Partizana komunumo
    • Partizano (Partizani, krime-tatare Şeyh Eli)
    • Spasovka
  • Pervomajska komunumo
    • Pervomajsko (Pervomajskoje, krime-tatare Qaragöz)
    • Izjumovka (Tamğacı)
    • Izobilnoje (Tatar Asan Bay)
    • Ĵemĉuĵina Krima
    • Kluĉevoje (Aqmelez)
    • Otvaĵnoje (Qaşqa Çoqraq)
    • Sadovoje (Qapıstalıq)
  • Privetna komunumo
    • Privetno (Privetnoje, krime-tatare Cuma Eli)
    • Ajvazovskoje (Şeyh Mamay)
  • Sinicina komunumo
    • Sinicino (Sinicino, krime-tatare Baraq)
    • Vasilkovoje (Appaq Canköy)
  • Starokrima municipo
  • Tokareva komunumo
    • Tokarevo (Tokarevo, krime-tatare Camçı)
    • Ŝubino (Bay Oca)
  • Vladislavovka komunumo
    • Vladislavovko (Vladislavovka, krime-tatare Oy Quyu)
    • Uzlovoje
  • Zolotopola komunumo
    • Zolotopolo (Zolotoje Polje, krime-tatare Caylav)
    • Vozroĵdenije (Yañı Qarabay)