Kisbudmér [kiŝbudmEr], kroate Mali Budmir estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Bóly. Kis signifas hungare: malgranda kaj faras diferencon de la apuda Nagybudmér.

Kirko de Kisbudmér

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Kisbudmér situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo. Urboj Villány troviĝas je 6, Bóly 10, Siklós 16, Beremend 18, Kozármisleny 21, Harkány 22, Mohács 25, Pécs 30 km-oj.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1285 laŭ tiama hungara ortografio "Budmer". Supozeble jam tiam estis 2 apudaj vilaĝoj: Suba kaj Supra Budmer. Ili baldaŭe iĝis Granda kaj Malgranda Budmér. Post la mezepoko Kisbudmér senhomiĝis pro la turkoj. Baldaŭe serboj, germanoj kaj hungaroj laŭvice alvenis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.

En Kisbudmér migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti