Kisgyalán
Kisgyalán [kiŝdjalAn] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Kaposvár. En la loknomo kis signifas: malgranda.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 9 km²
- Loĝantaro: 250
- Poŝtkodo: 7279
- Telefonprefikso: 82
Situo redakti
Kisgyalán situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Igal troviĝas 16, Dombóvár 17, Kaposvár 19, Sásd 26 kilometrojn.
Historio redakti
La unua mencio devenis pri la vilaĝo el la mezepoko laŭ tiama ortografio "Galán". Vilaĝservoj estas lernejo, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, 2 vendejoj, drinkejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika klasikisma preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco de 1807
- parko
Fontoj redakti
- hungara Vikipedio
- http/maps.google.com
- www.iranymagyarorszag.hu
- www.gyaloglo.hu
- www.falvak.hu