Ḥamāsah (el araba حماسة kuraĝa) estas bone konata[1] deklibra antologio de araba poezio, kompilita en la 9a jarcento fare de Abu Tammam. Kun Asma'ijjat, Mufaddaliyat kaj Mu'allakat, Hamasah estis konsiderata unu el la ĉefaj unuarangaj fontoj de la komenca araba poezio.[2] La verko estis speciale grava ĉar estis la unua araba antologio kompilita de poeto kaj ne de filologo kaj estas eble la unua en la literatura ĝenro Hamasah. La unua kaj plej granda sekcio de la verko, al-ḥamāsah (kuraĝo), havigas la nomon por kelkaj aliaj antologioj de tiu tipo.[3]

Kitab al-Hamasah
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Abu Tammam
Lingvoj
Lingvo araba lingvo
Eldonado
vdr

La antologio enhavas totalon de 884 poemoj, plej el kiuj estas mallongaj elprenaĵoj de pli longaj poemoj, grupigitaj laŭteme.[4] La selektaĵoj datas jam el la antaŭ-islama, islama kaj fruaj epokoj de Abasidoj.

La Ḥamāsah estis probable kompilita ĉirkaŭ 835, kiam Abū Tammām estis en Hamadan en Irano, kie li havis aliron al tre bona biblioteko. Ĝi tuj akiris la statuson de klasika verko. Oni diris ke Saladino parkerigis ĝin.

Enhavo redakti

La dek ĉefaj temoj estas la jenaj:

  1. Al-Ḥamāsah “Kuaĝo”
  2. Al-Marāthī, “Elegioj”;
  3. Al-Adab, “Taŭga konduto”;
  4. An-Nasīb, “Amo”;
  5. Al-Hijāʿ, “Kritiko”;
  6. Al-Adyāf wa al-madīḥ, “Gastemo kaj prediko de malavaro”;
  7. Aṣ-Ṣifāt, “Priskribaj versoj/pecoj”;
  8. As-Sayr wa an-Nuʾas, “Dezerta veturo”;
  9. Al-Mulah, “Saĝaj kuriozaĵoj”;
  10. Madhammāt an-nisaʾ, “La cenzuro de virinoj”

Referencoj redakti

  1. Ramzi Baalbaki, The Arabic Lexicographical Tradition: From the 2nd/8th to the 12th/18th Century, p. 89. Leiden: Brill Publishers, 2014. ISBN 9789004274013
  2. Wen-chin Ouyang, Literary Criticism in Medieval Arabic-Islamic Culture: The Making of a Tradition, p. 65. Edinburgh: Edinburgh University Press, 1997. ISBN 9780748608973
  3. Orfali, Bilal (2012-01-01). “A Sketch Map of Arabic Poetry Anthologies up to the Fall of Baghdad”, Journal of Arabic Literature 43 (1), p. 29–59. doi:10.1163/157006412X629737. 
  4. Kirsten Eksell, "Genre in Early Arabic Poetry." El Literary History: Towards a Global Perspective, vol. 2, p. 158. Eds. Anders Pettersson, Gunilla Lindberg-Wada, Margareta Petersson and Stefan Helgesson. Berlin: Walter de Gruyter, 2006. ISBN 9783110894110

Bibliografio redakti

  • "Abū Tammām and the Poetics of the ʿAbbāsid Age". - Suzanne Pinckney Stetkevych (1991)

Eksteraj ligiloj redakti