Kivao (Kiva en hopia lingvo) estas subtera kamero en la vilaĝoj de la Prapuebla kulturo, en sudokcidenta Usono. Ĝi estis uzata dum festoj kaj komunaj ceremonioj; ĝia muro estis pentrita.

kivao de la Prapuebla kulturo en Nov-Meksiko

Ĉar la kivao ligiĝas al origino de unu familio en la tribo kaj la pueblo-komunumo konsistas ĉiam el du aŭ pli da gentoj, tiel en unu vilaĝo estis ĉiam du aŭ pli da kivaoj.

En la grundo de la kivao oni elformis kaveton (sipapu), kiu estas simbola devenejo de la tribo. Kvankam kivao gravis ĉefe en ritaj ceremonioj (tiun celon servis la altaroj), la vilaĝaj viroj uzis ĝin kiel okazan renkontiĝejon por politikumado. La virinoj estis preskaŭ ĉiam for-malpermesitaj de la kivao.

La plej fruaj kivaoj tradicie estis rondaj, deklivaj, kontraste al la kvadrataj kaj longkvadrataj pueblo-konstruaĵoj. La kivao elformiĝis el la praaj kavdomoj de la Prapuebla kulturo. La pueblo-indianoj, ĉefe la hopioj kaj zunjioj estas posteuloj, heredantoj de tiu kulturo.

La kivao-murpentraĵoj formas sanktulojn kaj ĉiutagaĵojn de la tribo. La bildoj estas geometriaj, dominas la rektaj linioj kaj formas rond-pentraĵon. Oni ofte surkovris la pentraĵojn per aliaj murtavoloj kaj pentris novajn pentraĵojn per mineralaj farboj.