Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Klára Ambrus [ambruŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ambrus Klára estis hungardevena usonana kuracisto, infankuracisto, hematologo, profesoro, membro (ekstera (2001)) de Hungara Scienca Akademio. Ŝia denaska familia nomo estis Bayer, ŝia persona nomo en Usono estis Clara.

Klára Ambrus
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1924 (1924-12-08)
en Romo
Morto 26-an de februaro 2011 (2011-02-26) (86-jaraĝa)
en Bufalo
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Universitato de Zuriko
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Klára Bayer [1] naskiĝis kiel filino de diplomato la 28-an de decembro 1924 en Romo. Ŝi mortis la 26-an de februaro 2011 en Usono en Bufalo.

Biografio redakti

Klára Bayer-Ambrus aĝis 10, kiam ŝi translokiĝis al Budapeŝto. Ŝi studis en Scienca Universitato Péter Pázmány (1942–1945), poste ŝi akiris medicinan diplomon en 1949 en Zuriko, fine ŝi lernis en Sorbono kaj Institut Pasteur (1950–1954). Pli frue dum la nazia erao ŝi kaŝigis 50 judojn. Ŝi akiris sciencan gradon (Ph.D) en 1954 en Filadelfio (Pensilvanio), poste ŝi esploris en instituto en la sama urbo. En 1955 ŝi ekinstruis en universitato de Bufalo, samtempe ŝi laboris ankaŭ en instituto pri kanceroj same en Bufalo (1955–1983). Ŝi kreis novan metodon pri forigoj de plumboj el la ostoj. Ŝi ricevis premiojn inter 1972-2004. Ŝi havis edzon, same hungaran akademianon kaj kuraciston, ŝi naskis 7 geinfanojn. Ŝi aĝis 86, kiam ŝi mortis pro fajrego en la loĝejo.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Bone Marrow Protection as a Potential Aid to Chemotherapy (1960) - kun aliaj
  • Studies on Prevention of Respiratory Distress Syndrome of Infants Due to Hyalin Membrane Disease with Plasminogen (1975)
  • Ethics and Methodology of Studies on Major Complications in Cancer Patients: Infectious Complications, Thromboembolism, Hypercalcemia and Osteoporosis (1989)
  • Anyagcsere és légzési betegségek újabb kezelési módjai (2001) - parolado por iĝi akademiano

Fontoj redakti