Klára Dobrev, laŭ hungarlingve kutima nomordo Dobrev Klára, bulgare Клара Добрев estas hungara ekonomikisto, juristo, altlerneja instruisto, subprezidanto de la Eŭropa Parlamento, la edzino de iama hungara ĉefministro Ferenc Gyurcsány.

Klára Dobrev
Klára Dobrev
Klára Dobrev
Persona informo
Naskonomo Клара Петрова Добрева
Naskiĝo la  2-an de februaro 1972(nun 1972-02-02)
en Bulgario Sofio (Bulgario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Eötvös József Gimnázium (Budapest) • Universitato Corvinus de BudapeŝtoUniversitato Eötvös Loránd • ELTE Faculty of Law
Familio
Patrino Piroska Apró
Edz(in)o Ferenc Gyurcsány
Infanoj 3
Parencoj Antal Apró
Okupo
Okupo politikistoekonomikistoadvokato
TTT
Retejo https://www.dobrevklara.hu
vdr

Klára Dobrev[1] naskiĝis la 2-an de februaro 1972 en Sofio.

Klára Dobrev kun Laura Bush en 2005
Klára Dobrev

Biografio redakti

Klára Dobrev devenis el varia bulgara-hungara familio. Ŝia patrinflanka avo estis Antal Apró (dum la socialismo longe ministro). Ŝi maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, poste ŝi akiris ekonomian diplomon en Ekonomia Universitato Károly Marx, poste en 1997 juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Ŝi faris la necesan praktikadon en Bangalore. Ŝi jam havis ekde 1995 postenon en ministerio. Ekde 1997 ŝi havis diversajn jurajn aŭ ekonomiajn postenojn en diversaj lokoj. En 2001 ŝi ekinstruis en la Universitato Loránd Eötvös, iom poste ŝi atingis la instruan rangon lektoro. En 2002 ŝi akiris pli altan juran diplomon, tiutempe ŝi parolis jam 4 fremdajn lingvojn. Post du jaroj ŝia edzo iĝis ĉefministro, tial ŝi forlasis la ŝtatan teritorion. Ekde 2019 ŝi laboras en la Eŭropa Parlamento.

Ŝi edziniĝis en 1994 kaj naskis 3 gefilojn inter 1996-2015.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Számviteli jog (2001)
  • A számviteli jog alapjai (2003)
  • Anyák a munkaerőpiacon (2008)

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti