Klára Pápay
Klára Pápay [pApai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pápay Klára estis hungara aktoro. Ŝia nobela antaŭnomo estis pápai, ŝia plena nomo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis Vratarics Klára Sarolta Emma Mária [vratariĉ ŝarolta], ŝia filo estis György Bánffy (aktoro).
Klára Pápay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Vratarics Klára Sarolta Emma Mária |
Naskiĝo | la 1-an de oktobro 1900 en Eger (Hungario) |
Morto | la 5-an de novembro 1984 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Endre Hunyadi Buzás |
Infano | György Bánffy (aktoro) |
Okupo | |
Okupo | aktoro • verkisto • tradukisto |
Klára Pápay [1] naskiĝis la 1-an de oktobro 1900 en Eger, ŝi mortis la 5-an de novembro 1984 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Klára Pápay frekventis privatan aktorlernejon de Árpád Ódry. Inter 1927-1930 ŝi estis en amatora statuso en Teatro Thália (Eger), poste ŝi estis en la sama teatro aktoro kaj reĝisoro ĝis 1940. Ŝiaj sekvaj signifaj teatraj stacioj estis:
- Teatro Madách (1941–1944)
- Nacia Teatro (Budapeŝto) (1944–1945)
- Nacia Teatro (Pécs) (1954–1956)
- Teatro de Kecskemét (1956–1957).
Ŝiaj noveloj aŭ tradukaĵoj aperis en katolikaj gazetoj. Ŝi edziniĝis en 1923, ŝi naskis post 4 jaroj.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- Ibsen: Rosmersholm - S-ino Helseth
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - ina titolrolo
- Anton Ĉeĥov: A medve - Ivanova
Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti
- Katyi (1942) – patrino
- Valamit visz a víz (1943) – edzino (unu el la ĉefroloj)
- Jelenidő (1971) – patrino