Klaŭdiano Mamerto

verkisto, teologo kaj filozofo de gaŭla origino

Klaŭdiano Mamerto, (latine: Claudianus Mamertus (n. komence de la 5-a jarcento en Colonia Julia Viennensis, m. en 473 aŭ 474 samloke), estis gaŭlorigina verkisto, teologo kaj filozofo travivinta en la malfrua epoko de la Okcident-Romia Imperio.

Klaŭdiano Mamerto
Persona informo
Claudianus Mamertus
Naskiĝo komence de la 5-a jarcento
en Vienne
Morto en 473 aŭ 474
en Vienne
Religio kristanismo vd
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo verkisto • teologo • filozofo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Colonia Julia Viennensis (Vienne): Templo de Aŭgusto

Biografio redakti

Li naskiĝis en Lugdunum (Liono) aŭ, pli probable, en Vienne = Colonia Julia Viennensis, kie li longdaŭre loĝis kaj kie profesiis sacerdpte; eble li tie mortis ĉirkaŭ la jaro 475.
Li estis frato de sankta Mamerto, episkopo reganta la diocezon de Vienne kiu lin sacerdotigis; li estis ankaŭ amiko de Sidonjo Apolinaro [1]

De statu animae (Pri la naturo de la animo) redakti

Klaŭdiano Mamerto verkis diversajn librojn pri diversaj temoj, kiel poemojn, epistolojn, Hymnus De Passione Domini, Vita Operaque [Ex Gallandii Bibl]; sed li famas precipe kiel aŭtoro de la eseo, dediĉita al Sidonjo Apolinaro, aranĝita en tri libroj, litolita De statu animae (Pri la naturo de la animo), en kiu klare videblas la influo de Aŭgusteno de Hipono, kiun li ĉiam konsideris sian spiritan patron kaj nesuperitan modelon de saĝeco. Kompilita ĉe la fino de la sesdekaj jaroj de la 5-a jarcento, la teksto estos multe konsultita kaj studita dum mezepoko kaj eĉ Petro Abelardo ĝin ofte citas en siaj verkoj. La eseo estas priskribo pri la homa animo, kies esenco, laŭ la aŭtoro, estas senkorpa [2] kaj estas strukturata per komponantoj samtiome senkorpaj kiaj la racio, la memoro kaj la volo. La animo, kvankam senmateria, ĉeestas kun sia tuteco en ĉiu minimuma ero de la korpo, kiel Dio kiu en sia kompleteco ĉeestas en ĉiu angulo de la mondo. La homa animo. tial, havas la saman senkorpan naturon de la Estulo kiu ĝin kreis: Dio.
Li estas konsierata unu el la lastaj atestantoj de la Patristiko de la Okcidenta romia Imperio.
Li verkis, laŭ iuj lingvistikoj, imitante la stilon de Apuleo.

Notoj redakti

  1. Sidonjo Apolinaro lin konigas kiel «... la plej kvalifikita inter la kristanaj filozofoj». Sidonjo Apolinaro, Epistoloj, V, 2
  2. Claudiano Mamerto, De statu animae, III, 14

Bibliografio redakti

  • Michele di Marco, La polemica sull'anima tra Fausto di Riez e Claudiano Mamerto, Roma, Istituto Patristico Augustinianum, 1995
  • Sidonio Apollinare, Epistulae, (IV, 11 e V, 2)
  • Émile Bréhier, Histoire de la Philosophie. Paris, 1942. Tome I, p. 528 (sur Claudien Mamert, quelques lignes acides).
  • Ernest Fortin, Christianisme et culture philosophique au cinquième siècle. La querelle de l'âme humaine en Occident. Paris, 1959 (Études augustiniennes). Thèse de doctorat.
  • André Loyen, Sidoine Apollinaire et l'esprit précieŭ en Gaule. Paris, 1943. Dans cet ouvrage l'auteur fait une description précise des mœurs et des amitiés, ainsi que de la culture gréco-latine des patrices de la région.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti