Kladno (distrikto Chrudim)

municipo en Ĉeĥio, en distrikto Chrudim
Ekzistas ankaŭ urbo Kladno.

Municipo Kladno situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en submontara teritorio en protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy, 6 km oriente de urbo Hlinsko kaj 24 km okcidente de urbo Polička ĉe ŝoseo n-ro 34 inter Havlíčkův Brod kaj Svitavy. Tra la vilaĝo kondukas biciklovojo n-ro 4122 el Herálec al Dašice. Vivas ĉi tie 237 loĝantoj (2023).

Kladno
municipo
Kapeleto en Kladno
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kladno
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Hlinsko
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Situo Kladno
 - alteco 601 m s. m.
 - koordinatoj 49° 46′ 04″ N 15° 58′ 43″ O / 49.76778 °N, 15.97861 °O / 49.76778; 15.97861 (mapo)
Katastro 4,25 km² (425 ha) Kladno u Hlinska
Loĝantaro 237 (2023)
Denseco 55,76 loĝ./km²
Unua skribmencio 1392
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571580
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kladno (Chrudim District)
Retpaĝo: www.obec-kladno.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jeníkov, Vojtěchov, Dědová kaj Krouna.

Historio redakti

La unua mencio pri vilaĝo Kladno estas el la jaro 1392 en listo de vilaĝoj de sinjorejo Rychmburk, en dokumento, per kiu Smil Flaška el Pardubice sinjorejon Rychmburk transigas al Ota el Bergov kaj Boček el Poděbrady. Kladno ekestis kiel huba vala vilaĝo kun etkamparanaj ĥatoj sur ambaŭ flankoj de Dolský rivereto. En la jaro 1485 ĉi tie estis vilaĝestrejo. Entreprenis ĉi tie akvorada muelejo kun lignosegejo. La loĝantaro vivtenis sin plejparte per agrikulturado kaj hejma teksado. De la jaro 1885 oni ĉi tie instruis en komunuma baza lernejo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869357
1880389
1890366
1900384
1910418
1921382
JaroLoĝantoj
1930419
1950337
1961362
1970324
1980306
1991268
JaroLoĝantoj
2001262
2014243
2016248
2017252
2018254
2019253
JaroLoĝantoj
2020257
2021249
2022245
2023237

Vidindaĵo redakti

Interesa teknika memorindaĵo estas antikva ŝtona ponto trans Vojtěchovský potok, kiun ni povas vidi maldekstre de la ĉefa ŝoseo direkte al Hlinsko

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Pluaj fotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti