Kladovo (serbe Kladovo/Кладово; rumane Cladova, germane KladowoKladovo) estas urbeto en la distrikto Kladovo kaj en la distriktaro Bor, Serbio. Ĝi estas la administra centro de la samnoma distrikto, komunumo.

Kladovo
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 19320
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 44° 36′ N, 22° 36′ O (mapo)44.60388888888922.607222222222Koordinatoj: 44° 36′ N, 22° 36′ O (mapo) [+]
Alto 67 m [+]
Areo 629 km² (62 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Kladovo (Serbio)
Kladovo (Serbio)
DEC
Kladovo
Kladovo
Situo de Kladovo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kladovo [+]
vdr

Nomo redakti

 
Panoramo de Kladovo

Dum la epoko de la Romia Imperio, la komunumo havis la nomo Zanes. Poste la slavoj nomis la urbon Novi Grad (Нови Град). La osmanoj konstruis sur la hodiaŭa loko de la urbo la fortikaĵon Fetislam. La unua mencio de la komunumo sub la nuna nomo Kladovo okazis sur mapoj el 1596.

Historio redakti

 
La fortikaĵo Fetislam

La urbon detruis en 1502 la Hungara Reĝlando, la osmanoj rekonstruis en 1524 kaj donis la nomon Fethi Islam (Fetislam). Laŭ la osmana vojaĝisto Evlija Ĉelebi, kiu vizitis la urbon en 1666, plimulto de la loĝantoj parolis slave, kelkaj rumane.

En 1784, ekzistis tie 140 muslimaj kaj 50 kostanaj mastrumejoj (mastruma domo, familia komunumeto). Post la disfalo de la Osmana Imperio, alvenis homoj el la meza Serbio en tiun regionon, urbon.

Antaŭ la konstruo de la akvoenergia centralo Fera Pordo (Đerdap) en rekta proksimo de la urbo, la urbo estis eta vilaĝo (ĉ. 2.000 loĝantoj), kiu rapide kreskis tuj post la konstruo de la energia centralo (al pli ol 9.000 loĝantoj).

Geografio kaj turismo redakti

 
La Danubo ĉe Kladovo

Pro la multaj arkeologiaj trovejoj en la ĉirkaŭo kaj ĉe la centralo, ekzistas multaj vidindaĵoj. La urbon ĉirkaŭbrakas norde kaj nordoriente Danubo kaj malaltaj montoj en la sudo, okcidento.

Eknomio redakti

La ĉefa ekonomia branĉo estas la energia centralo "Đerdap". Alia parto de la loĝantaro vivtenas sin per ĝiroj de la eksterlande laborantaj familiaj membroj. Plia grava ekonomia faktoro estas la agrikulturo en la tuta distrikto Kladovo.

Retaj paĝoj redakti