Kladruby nad Labem

Municipo Kladruby nad Labem (Kladruby super Elbo) troviĝas en Ĉeĥio, la regiono Pardubice, distrikto Pardubice, proksimume 6 kilometrojn nordokcidente de urbo Přelouč kaj 22 km okcidente de Pardubice. Vivas ĉi tie 659 loĝantoj (2023). La komunumo estas konata precipe danke al ĉi tiea Nacia Ĉevalbredejo, kie jam de la 16-a jarcento estas bredata tn. "Malnovkladruba ĉevalo".

Kladruby nad Labem
municipo
Sesĉevala ĉaro de malnovkladrubaj blankaj ĉevaloj antaŭ kastelo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kladruby nad Labem
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Přelouč
Historia regiono Bohemio
Riveroj Elbo, Strašovský potok
Situo Kladruby nad Labem
 - alteco 206 m s. m.
 - koordinatoj 50° 03′ 28″ N 15° 29′ 14″ O / 50.05778 °N, 15.48722 °O / 50.05778; 15.48722 (mapo)
Areo 23,8 km² (2 380 ha)
Loĝantaro 659 (2023)
Denseco 27,69 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1350
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 14 ĝis 533 71
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575178
Katastraj teritorioj 4
Partoj de municipo 4
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kladruby nad Labem
Retpaĝo: www.kladrubynadlabem.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Žiželice (distrikto Kolín), Klamoš, Chlumec nad Cidlinou, Trnávka, Selmice, Semín, Újezd u Přelouče, Strašov, Řečany nad Labem, Hlavečník kaj Tetov.

Historio redakti

La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1352, kiam ĝi apartenis al senjora familiaro el Kladruby. Nekonfirmita raporto pri vilaĝo estas jam de fino de la 13-a jarcento. Ĝis la jaro 1500 Kladruby apartenis precipe al nur malgrandaj posedantoj, sed en la jaro 1500 aĉetis ĝin magnato Vilém el Pernštejn, kiu fondis ĉi tie baritan arbaron por bredado kaj ĉasado de ĉasbestoj kaj ankaŭ fondis ĉevalbredejon, en kiu estis bredata andaluzia ĉevalo, la antaŭulo de malnovkladruba ĉevalo. La ĉevalbredejon oni opinias unu el la plej malnovaj en la mondo. En la jaro 1560 Jaroslav el Pernštejn vendis al la reĝa kamero la feŭdobienon Pardubice al kiu apartenis ankaŭ la bieno Kladruby kun kasteleto, barita arbaro kaj ĉevalbredejo. Pri vastigo de ĉi tiea ĉevalbredado meritas precipe imperiestro Rudolfo la 2-a.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869933
1880983
1890949
1900997
19101 122
19211 105
JaroLoĝantoj
1930999
1950817
1961816
1970764
1980807
1991777
JaroLoĝantoj
2001660
2014646
2016641
2017649
2018650
2019640
JaroLoĝantoj
2020638
2021621
2022606
2023659

Partoj de municipo redakti

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Kladruby nad Labem
  • Bílé Vchýnice
  • Kolesa
  • Komárov

Memorindaĵoj redakti

Kastelo redakti

Imperiestro Maksimiliano la 2-a konstruigis en Kladruby kastelon, kiu servis precipe por loĝigado de gastoj. En la jaro 1722 la kastelo estis alikonstruita baroke sub gvido de la arĥitekto František Maxmilián Kaňka kun ĉeesto de Kilian Ignaz Dientzenhofer kaj Löffer. Alikonstruita kaj renovigita ĝi estis ankoraŭ en la jaro 1771 sub ordono de imperiestro Jozefo la 2-a kaj rearanĝita en la 19-a jarcento. La kastelo estas duala, duetaĝa, aranĝita en formo de la litero "L". Al la imperiestra kaj reĝa kortego la ĉevalbredejo apartenis ĝis la jaro 1918.

Preĝejo redakti

Preĝejo de Sankta Venceslao kaj Leopoldo estas alkonstruita al la ĉefa alo de la kastelo, kun kiu ĝi kreas ununuran komplekson. La nuntempa preĝejo estis post brulego en la jaro 1757 rekonstruita fare de imperiestro Francisko Josefo la 1-a. Ĝi estas pseŭdorenesanca, ununava kun kvadrata pastrejo, kun sakristio kaj oratorio en suda flanko. En fronton de korusejo estas enmetitaj tre valoraj bildoj, donaco de la imperiestro Francisko Josefo la 1-a. Ekipaĵo de la preĝejo estas el la 19-a jarcento. Bildoj de Sankta Elizabeta kaj Sankta Francisko Serafina sur flankaj altaroj kreis M. Reiter en la jaro 1859.

Triba ĉevalgrego redakti

Triba ĉevalgrego de malnovkladrubaj blankaj ĉevaloj estas nacia kultura memoraĵo. Tiuj estas ĉi tie bredataj jam pli ol 400 jaroj kaj apartenas inter la plej maljunaj ĉevalgentoj en la mondo. Ĝi estas homeoterma gento devenanta el malnovhispanaj kaj malnovitalaj ĉevaloj. Temas pri forta kaleŝa ĉevalo destinita por ceremonia kaj reprezenta servado. La ĉevaloj estas bredataj en historiaj ĉevalstaloj.

 
Kastelo, ĉevalbredejo kaj preĝejo de Sankta Venceslao kaj Leopoldo
 
Tombeja kapelo de Sankta Kruco

Tombeja preĝejo de la Sankta Kruco redakti

estas baroka el la fino de la 18-a jarcento. Negranda ununava konstruaĵo kun trilatera altarejo kaj poligona sakristio en la akso. La fronto kun lisenoj estas kronita per trilatera ŝildo kun niĉo kaj ŝtona statueto de sanktulo. La navo kaj pastrejo estas volbitaj. Statuo de Sankta Johano Nepomuka estas el duono de la 18-a jarcento. Ligna rokoka baptujo troviĝas en sakristio.

 
Malnovkladrubaj blankaj ĉevaloj - ĉevalinoj

Ĉasistejo redakti

Statuoj redakti

  • statuaro de Anĝelo Gardanto apud la ŝoseo al Kolesa estas el la jaro 1720, sur tiun ĉi lokon ĝi estis transigita en 1906,
  • Sankta Floriano antaŭ la kastelo estas datita 1728,
  • Pieto en la vilaĝo apud ŝoseo al Semín estas datita 1729,
  • Sankta Johano Nepomuka post la vilaĝo direkte al Řečany nad Labem estas el dua duono de la 18-a jarcento.

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti