Klaipėda

urba komunumo de Litovio
(Alidirektita el Klajpedo)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Klaipėda (stacidomo).


Klaipėda (Pri tiu ĉi sono [ˈklaɪpeːda], esperante Klajpedo, ĵemajtie Klaipieda, historie germane Memel, estas la tria plej granda urbo de Litovio, situas ĉe la Balta Maro ĉe la loko, kie la Kurona Laguno, kiu elfluigas la akvon de la rivero Nemuno (germane same nomata Memel), havas sian solan trairejon al la maro. Klaipėda havas 166 861 loĝantojn (2021)[1] kaj estas la ĉefa haveno de la lando, ĉar ĝi estas senglacia dum la tuta jaro. De la jaro 1995 ĝis la 1-a de julio 2010 ĝi estis la administra centro de samnoma distrikto.

Klaipėda
urbo • havenurbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato Litovio
Eksa distrikto Klaipėda (ĝis julio 2010)
Komunumo Urba komunumo Klaipėda
Poŝtkodo LT-91001
Telefonkodo (+370) 46
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 158 420  (2023) [+]
Loĝdenso 1 617 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 43′ N, 21° 8′ O (mapo)55.712521.135Koordinatoj: 55° 43′ N, 21° 8′ O (mapo) [+]
Alto 21 m [+]
Areo 98 km² (9 800 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Klaipėda (Litovio)
Klaipėda (Litovio)
DEC
Klaipėda
Klaipėda
Situo de Klaipėda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Klaipėda [+]
vdr
La haveno de Klaipėda

Ĝis 1945 la urbo estis ĉefe konata per sia germana nomo Memel. Ekde sia fondiĝo dum la 12-a jarcento ĝis la jaro 1923, la urbo estis germanlingva kaj ankaŭ la tiea rivero nomiĝas Memel (vidu Memel-regiono). Eĉ nun, multaj lokuloj ankoraŭ nomas la urbon memore al sia germana pasinteco Memelis, kaj multaj urbaj firmaoj, restoracioj, hoteloj kaj privataj posedaĵoj kiel lokaj jaĥtoj nomiĝas laŭ tiu nomo.[2]

En litovia rangotabelo de la urba bonfara indekso kompilita en 2006, la urbo Klaipėda okupis la trian lokon[3].

Historio redakti

Geografio redakti

Klaipėda situas 120 kilometrojn for de Kaliningrado (la ĝis 1945 germana urbo Königsberg) kaj 290 kilometroj for de Vilno. Plejparto de la urba teritorio situas sur la kontinento, nur la du fiŝistaj loĝlokoj Smiltynė (Sandkrug) kaj Kopgalis (Süderspitze) troveblas sur la Kurona duoninsulo, dividite de la Kurona laguno, kaj de la urbocentro nur atingeblas per pramo. En Kopgalis troviĝas la Nacia Mara Muzeo de Litovio, kiu estas la plej vizitata muzeo de la lando – granda ekspoziciejo en eksa fortikaĵo, delfinejo kaj subĉiela spaco kun historiaj ŝipoj kaj sesdoma etnografia fiŝista bieno.

Demografio redakti

Etna strukturo (2011)

Aĝo-strukturo (2013)

  • jaroj 0–14 – 13,7%
  • jaroj 15–59 – 67,2%
  • jaroj 60+ – 19,1%

Konataj personoj redakti

Partneraj urboj redakti

Klaipeda havas proksimajn rilatojn kun la portugala urbo Porto.

Inter la partneraj/ĝemelaj urboj estas ankaŭ[5]

Amaskomunikiloj redakti

TV-kanalo estas Klaipeda TV, Balticum TV kaj la kanalo Balticum Gold.

Kulturo redakti

La someraj ferioj tre gravas por la urba ekonomio kaj allogas multajn gastojn el Litovio kaj eksterlando pro ekzemplle la Klaipeda Ŝipa Parado, la Internacia Korusa Konkurso Stasys Šimkus, la Litova Okcidentregiona Kantofestivalo aŭ la Mara Festivalo.

 
"Gvidantoj" (A. Sakalauskas, 1983) surbaze de la pentraĵoj de M.Čiurlionis "Inundo" kaj "La Rakonto de Reĝoj"

Klaipeda Skulpta Parko redakti

Ankaŭ konata kiel la Skulpta Parko Martynas Mažvydas ĉi tiu parko estas unu el la ĉefaj artaj famaĵoj en la urbo. La L-forma parko okupas 12,2 hektarojn kaj montras 116 modernajn skulptaĵojn kreitajn de 67 litovaj artistoj inter 1977 kaj 1991[6].

Centro por Naciaj Kulturoj redakti

Inter la vidindaĵoj menciindas ankaŭ la Centro por Naciaj Kulturoj (litove: Tautinių kultūrų centras), malfermita en 2012. La institucio kreskigas la interkulturan kaj nacian toleremon de loĝantoj de Klaipėda kaj la multkulturajn tradiciojn de la multnacia urbo, kaj celas krei civilan socion. Ĝi ankaŭ organizas kursojn pri litova lingvo. Diversaj eventoj okazas en la Centro de Naciaj Kulturoj  - ekspozicioj, legadoj de diversaj literaturoj en diversaj lingvoj, koncertoj, seminarioj, filmaj projekcioj, naciaj kulturaj tagoj.

 
Universitato de Kalipéda

Esperanto redakti

Litova Esperanto-Asocio (LEA) okazigos la 56-an Baltian Esperanto-Tagon (BET) en Klaipėda de la 9-a ĝis la 17-a de julio 2022[7] kiu okazos en la Klaipėda Universitato. Por atingi la urbon el Vilno ekzistas interalie unuaklasaj kaj duaklasaj rapidtrajnoj sur la itinero Klaipeda - Vilno. Altrapidaj persontrajnoj de Klaipeda povas krom al Vilno, ankaŭ iri ankaŭ al Kretinga, Plungė, Telšiai, Šiauliai, Radviliškis, Kėdainiai, Jonava, Kaišiadorys kaj en la suda direkto al Priekulė kaj Šilutė.

Vidu ankaŭ redakti

 
Klapéda skulpta parko

Ekstera ligilo redakti

Oficiala retejo de la urbo (litova/angla/germana/rusa)

Referencoj redakti

  1. (lt) Statistikoj
  2. https://archive.ph/2016.08.04-000208/http://www.ve.lt/naujienos/kultura/kultura/memelis-ar-klaipeda-1481368/ artikolo Mėmelis ar Klaipėda? (litove: "Ĉu Mėmelis aŭ Klaipėda?" de la 2-a de aŭgusto 2916] en la regiona gazeto Vakarų ekspresas ("okcidenta ekspreso")
  3. (lt) „Savivaldybių gerovės indeksas: geriausia gyventi Neringoje, blogiausia – Ignalinos rajone“. vz.lt, la 11-an de decembro 2019.
  4. (lt) Žiemytė, Ivona. La identaj signoj de la Skulpta Parko fariĝas pli elstaraj. // "Okcidenta Ekspreso", la 21-an de marto 2013.
  5. (lt) "Partneraj urboj" . klaipeda.lt . Klaipeda
  6. (lt) Parko skulptūros, pri 116 parkaj skulptaĵoj
  7. (eo) BET denove okazos en Litovio!, La Ondo de Esperanto, la 27-an de julio 2021.