Klasifiko de galaksioj

Galaksioj estas klasifikataj surbaze de ilia entuta geometria formo:

Plua klasifiko estas per la specifaj propraĵoj de la aparta galaksio (ekzemple grado de elipseco, nombro de spiraloj. La sistemo de galaksia klasifiko estas nomata ankaŭ kiel la forko de Hubblevico de Hubble.

Vico de Hubble redakti

La vico de Hubble estas klasifiko de specoj de galaksio ellaborita de Edwin Hubble en 1925. Ĝi estas ankaŭ nomata la agordanto-forka figuro pro al la geometria formo de ĝia grafika prezento.

 
Forko-stila figuro de la vico de Hubble
 

La figuro startas maldekstre de elipsaj galaksioj. Elipsaj galaksioj povas esti nomita ekde E0 ĝis E7. La litero "E" signifas ke elipsa kaj la nombro indikas kiel ovale formita la elipso estas kun 0 por globa formo (en aliaj vortoj, grandega stelamaso) ĝis 7 por diska formo. Teknike, la nombro estas elipseco dividita per 10. Ekzemple, galaksio E7 havas elipsecon egalan al 0,7.

Post la elipsaj galaksioj la figuro fendiĝas en du branĉojn. La supra branĉo kovras spiralajn galaksiojn. Ĝi ekstartas kun galaksio S0, ankaŭ nomitaj kiel lensosimilaj galaksioj. La litero "S" signifas ke spirala, la "0" signifas ke ne estas spiralaj bukloj, kaj la suba indica nombro indikas kiel peze strio estas absorbita el la bildo de la galaksio per polvo en la galaksia disko. Sur la sama branĉo estas la sekvaj 3 specoj kiu ĉiuj havas spiralajn buklojn. La litero "S" ankaŭ ĉi tie signifas ke spiralo, sed la minuskla litero "a" ... "d" post ĝi signifas kiel grandaj estas la bukloj. Ili havas jenajn signifojn:

  • Sa - striktaj, glataj bukloj kaj hela centra disko;
  • Sb - pli bona difinita spiralaj bukloj ol en Sa;
  • Sc - multa pli dikaj spiralaj bukloj ol en Sb;
  • Sd - tre dikaj spiralaj bukloj, la plejparto de la heleco estas en la bukloj sed ne en la disko.

La suba branĉo de la figuro kovras rektokoneksajn spiralajn galaksiojn donitaj per la simbolo "Sb".

  • SBa - hela centro kaj striktaj spiraloj;
  • SBb - pli bona difinitaj bukloj ol en SBa;
  • SBc - pli bona difinitaj bukloj ol en SBb, kaj multe pli malhela centra porcio de la galaksio.

Oni opinias ke la Lakta vojo estas galaksio SBb.

Ĝenerale ĉi tiuj vicoj de galaksioj ne estas la vicoj de evoluado de galaksioj. Tamen, estas kaŭzoj por opinii ke elipsaj galaksioj ĝenerale estas pli malnova ol spiralaj galaksioj. Elipsaj galaksioj estas pli ruĝaj ol la spiralaj, kio indikas ke ili konsistas el pli malnovaj, pli ruĝaj steloj kaj stelamasoj. La fakto ke spiralaj galaksioj kutime aspektas pli blue kaj pli hele aludas al stela formigo. Ĉar stela formigo postulas interstelajn nubojn por gravita kolapso, oni povas opinii ke spiralaj galaksioj estas pli junaj ol elipsaj galaksioj kie ĉiuj necesaj ingrediencoj por stela formigo jam 'estas elĉerpitaj'. Ankoraŭ bezonatas mencii ke ankaŭ pro la intergalaksia interago stela formigo (linioj de Balmer) estas ofte observitaj. La ĉion enhavanta evolua figuro de galaksioj restas unu el la nesolvitaj defioj de astronomio hodiaŭ.