Klasika araba

formo de araba lingvo, inter la sepa kaj naŭa jarcentoj p.K.

Ne konfuzenda kun la moderna normiga araba lingvo, ĉefe uzata en amaskomunikiloj.

Versoj de la Korano en klasika araba.

La klasika araba, nomata ankaŭ klera araba, en araba العربيّة الفصحى aŭ korana araba, estas varianto de la araba lingvo. La klasika araba estas la formo de la araba lingvo uzata en la tekstoj de Umajidoj kaj Abasidoj (7-a al 9-a jarcentoj). Ĝi estas bazata en la mezepokaj dialektoj de la arabaj triboj. La moderna normiga araba estas rekta derivaĵo de la lingvo uzata moderne tra la tuta araba mondo, uzata en la skribado kaj la formala parola lingvo, ekzemple, por kelkaj diskursoj kaj radiaj elsendaĵoj. Dum la stilistiko kaj la vortotrezoro de la moderna normiga araba estas distinga de la klasika araba, la morfologio kaj la sintakso plurestis fundamente senŝanĝe. La lokaj dialektoj, tamen, pli draste ŝanĝiĝis. En la araba mondo oni faras malmultan distingon inter la klasika araba kaj la moderna normiga araba, ambaŭ estas nomataj al-fuṣḥā (الفصحى) en araba signife elokventa.

Historio redakti

La deveno de la klasika araba troviĝas en la nordo kaj centro de la araba duoninsulo kaj ĝi estas diferenca el la lingvoj de la antikva suda araba kiuj estis parolataj en la suda parto de la duoninsulo, nome en la teritorioj de la moderna Jemeno. La klasika araba estas la nura lingvo supervivanta de la lingvoj de la antikva norda araba. La surskribaĵo plej antikva en klasika araba datas de la 328 p.K. kaj ĝi estas konata kiel la «enskribaĵo de Namāra». Ĝi estis skribita per la nabatea alfabeto kaj trovita sude de Sirio en aprilo de 1901.

Post la Islama ekspansio, la klasika araba iĝis grava lingvo je internacia nivelo kaj de religia praktiko, ĉar ĝi estas la lingvo en kiu estis verkita la Korano. Ties rilato kun la modernaj dialektoj estas simila al la rilato inter la latino kaj la latinidaj lingvoj aŭ inter la meza ĉina lingvo kaj la nuna ĉina.

Morfologio redakti

La klasika araba apartenas al la familio de ŝemidaj lingvoj kaj tial ĝi kunhavas nombrajn similaĵojn en prononco kaj verbogramatiko kun lingvoj kiaj la hebrea, aramea, akada kaj amhara. Ties uzado de vokaloj por modifi bazan grupon de konsonantoj estas simila al tiu dela biblia hebrea.

Por ekzemplo:

  • kataba, li skribis
  • yaktubu, li skribas
  • maktūbun, skribaĵo (vortoj)
  • kitābun, libro
  • kutubun, libroj
  • kitābatun, skribado
  • kitābātun, skribaĵo (plurala femenina)
  • maktabun, oficejo, skribejo
  • maktabatun, biblioteko
  • kātibun, verkisto
  • kātibūna, verkistoj (virplurala)
  • kuttābun, verkistoj (plurala interna)
  • miktābun, skribmaŝino

Literaturo redakti

  • Bin-Muqbil, Musaed (2006). Phonetic and Phonological Aspects of Arabic Emphatics and Gutturals. University of Wisconsin–Madison.
  • Holes, Clive (2004) Modern Arabic: Structures, Functions, and Varieties Georgetown University Press. ISBN 1-58901-022-1
  • Versteegh, Kees (2001) The Arabic Language Edinburgh University Press ISBN 0-7486-1436-2 (Ch.5 available in link below)
  • Watson, Janet (2002). The Phonology and Morphology of Arabic. New York: Oxford University Press.
  • Bin Radhan, Neil. Die Wissenschaft des Tadschwīd.