Klasikaj arto kaj kulturo

Klasikaj arto kaj kulturo estas aro de kulturaj konceptoj de la okcidenta civilizacio reference al disvolvigo de la civilizacioj de la klasika mondo, tio estas kaj greka kaj romia, kiuj estas ankaŭ la ĉefa geografia limo de tiuj konceptoj. Oni inkludas en tiu kategorio la esprimojn de la materia kulturo, inkludante kaj malgrandajn artojn kaj la nomitajn belartojn. Ene de la kultura etoso oni konsideras la instituciojn, tradiciojn kaj kutimojn de la greklatina mondo. Oni povas inkludi ankaŭ ene de tiu etoso la rekuperadon kaj revalorigon realigata de tiuj dum la Renesanco, nome Klasikismo.

Hermeso de Praksitelo, kopio de romia epoko de la originalo de la 4a jarcento a.K.

La tempaj limoj de la klasika Antikveco varias laŭ la diversaj teoriaj dividoj kiujn oni faris por tiu periodo, bazitaj sur diferencaj kulturaj fenomenoj kiuj povas havigi proksimuman daton de la komenco kaj fino de tiu epoko. Kelkaj el tiuj povas esti de la 8-a jarcento a.K. al la 5-a jarcento p.K.; aŭ fine de la 3-a jarcento p.K. (ĉar ekde la 4-a jarcento p.K. ekus la kultura hegemonio de la kristanismo); aŭ komence en la 3-a jarmilo a.K. (inkludante tiel la Minoan kaj la Mikenan civilizaciojn. Pri literaturo, la klasika kulturo estas limigebla el Homero ĝis Apuleo; kaj en la materia kulturo per du konataj verkoj, kiaj estas la palaco de Knoso al la Trajana Kolono.

Pri Antikva Grekio, oni rezervas la nomon de klasika periodo al tiu konata kiel Perikla Jarcento (de mezo de la 5-a jarcento a.K. al mezo de la 4-a jarcento a.K., dum pri Romio oni faras simile ekde la lastaj jarcentoj de la Romia Respubliko (2-a jarcento a.K.) al la unuaj jarcentoj de la Romia Imperio, kun la Antonina dinastio (2-a jarcento p.K.).

Vidu ankaŭ redakti