Klasita aŭ registrita loko (Francio)

Klasitaj aŭ registritaj lokoj estas francaj rimarkindaj naturaj areoj aŭ formiĝoj kies historia, arta, scienca, legendeca aŭ pitoreska karaktero postulas, nome de komuna bono, konservadon en ilia stato (tenado, restaŭro, valorigo, ktp.) kaj protekton kontraŭ ĉiuj gravaj atencoj (detruo, damaĝo, banaligo, ktp.). Ili pravigas kvalitan atenton, faratan per antaŭa permeso por ĉiuj laboroj povantaj modifi la staton aŭ aspekton de la protektita teritorio[1].

Plato memoriganta insulon Bréhat kiel la 1-a klasita loko en Francio.

Laŭleĝe, tiu protekto estas sekvo de akiro de franca oficiala marko kaj efektiviĝas laŭ leĝo de la , kaj precipe en artikoloj L. 341-1 ĝis 22 de medikodo okaze de ĝia kreo per dekreto de la 18-a de septembro 2000.

Kriterioj redakti

La kriterioj difinitaj en leĝo de la 2-a de majo 1930 pri protekto de naturaj monumentoj kaj lokoj je historia, arta, scienca, legendeca aŭ pitoreska karaktero kondukas al protekto de areoj kun tre granda diverseco :

  • Naturaj areoj, kiuj indas gardi kontraŭ urbanizado kaj iu ajn aranĝo
  • Pejzaĝoj, markitaj kaj per naturaj karakterizoj kaj per homaj spuroj
  • Parkoj kaj ĝardenoj
  • Pejzaĝaj ĉirkaŭoj de monumentoj kaj monumentaroj por kiuj la protekta teritorio antaŭvidita per modifita leĝo de la {{dato|31|decembro|1913) pri historiaj monumentoj ne sufiĉas.

Konsekvencoj de protekto redakti

 
Emblemo de francaj naturaj lokoj

« Registrita loko » redakti

En « registrita loko », same kiel en « klasadatenda loko » nur "kutimaj ekspluataj operacioj de kamparbienoj" ne necesigas deklaron aŭ permeson[2]. Ĉiu aranĝo aŭ modifo de la loko estas submetita al simpla opinio donita de ABF (Arkitekto pri Francaj Konstruaĵoj), nome de "DREAL" (france directions régionales de l'environnement, de l'aménagement et du logement, esperante regionaj oficejoj pri medio, aranĝo kaj loĝado).

« Klasita loko » redakti

En « klasita loko », ĉiu modifo de stato aŭ aspekto de loko estas submetata al speciala permeso (art. L. 341-10), konsentita, laŭ labortipo, aŭ de la ministro komisiita pri lokoj post opinio de departementa komisiono pri lokoj, perspektivoj kaj pejzaĝoj (france Commission départementale des sites, perspectives et paysages aŭ CDNPS) eĉ de nacia komisiono pri lokoj, perspektivoj kaj pejzaĝoj (france Commission nationale des sites, perspectives et paysages), aŭ de departementa prefekto, kiu povas peti opinion de CDNPS, sed devas peti opinion de Arkitekto pri Francaj Konstruaĵoj.

Notoj kaj referencoj redakti

Notoj redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • france Les sites en France, un patrimoine à découvrir, broŝuro de ministerio pri Medio.
  • france « pour mémoire » Leĝo de 1930 laŭtempe : la lokoj, atuto por la teritorioj, Aktoj de studtago de la 29-a de novembro 2010, revuo de ministerio pri Ekologio, daŭriva Evoluigo, transportoj kaj Loĝado, artikolo per reto Arkivigite je 2013-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
  • france Sites naturels : contribution du tourisme à leur gestion et à leur entretien, Vourc’h A. kaj Natali J.-M., 2000, eldonejo "Éditions AFIT", 139 paĝoj.

Aneksaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Listo de naturaj lokoj de Francio kaj Listo de francaj oficialaj markoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Ŝablono:Ligiltabelo Listo de klasitaj naturaj lokoj laŭ departemento