Klaus Mann

germana verkisto (1906-1949)

Klaus MANN (* la 18-an de novembro 1906 en Munkeno, † la 21-an de majo 1949 en Cannes, Francio) estis germana verkisto. Li estis filo de Thomas Mann, frato de Erika Mann, Elisabeth Mann kaj Golo Mann kaj nevo de Heinrich Mann.

Klaus Mann
Persona informo
Klaus Mann
Naskiĝo 18-an de novembro 1906 (1906-11-18)
en Munkeno
Morto 21-an de majo 1949 (1949-05-21) (42-jaraĝa)
en Cannes
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per trodozo vd
Tombo Cannes (Grand Jas) Cemetery vd
Lingvoj germanaangla vd
Loĝloko MunkenoBavario vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia GermanioUsono vd
Alma mater Wilhelmsgymnasium vd
Familio
Patro Thomas Mann vd
Patrino Katharina Mann vd
Gefratoj Monika Mann • Elisabeth Mann-Borgese • Erika MannGolo Mann • Michael Mann vd
Parencoj Heinrich Mann • Viktor Mann vd
Profesio
Okupo verkistotradukistoscenaristo • literaturkritikisto • ĵurnalisto • romanisto • poeto • aŭtobiografo vd
Laborkampo romano vd
Verkado
Verkoj Der fromme Tanz, Mephisto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En la 1920-aj jaroj Klaus Mann ĉefe laboris por la teatro, eĉ aktoris kune kun sia fratino Erika en sia memverkita dramo Anja und Esther. Kontraste al sia patro Thomas, Klaus Mann neniam kaŝis sian gejecon, eĉ verkis romanon (Der fromme Tanz) pri la temo, kvankam samseksemo en tiu ĉi tempo estis laŭleĝe malpermesita.

En 1933 li fuĝis de la nazioj, unue al Francio, poste al Nederlando kaj al Usono, kie li en la jaro 1943 fariĝis usona civitano. Mann mortis en 1949 pro trodozo da dormigiloj.

Listo de verkoj redakti

  • Anja und Esther (dramo, 1925)
  • Revue zu Vieren (komedio, 1926)
  • Der fromme Tanz (romano, 1926)
  • Heute und Morgen (eseo, 1927)
  • Kind dieser Zeit (membiografio, 1932)
  • Symphonie pathétique (romano, 1935)
  • Mephisto. Roman einer Karriere (romano, 1936)
  • Der Vulkan (romano, 1939)
  • The Turning Point (membiografio, 1942)