Klavarinstrumento estas muzika instrumento, je kiu la instrumentisto produktas tonojn malrekte per bati klavon. La klavarmovo ekfunkciigas meĥanismon, kiu elvokas la faktan sonproduktadon. La instrumentisto ne tuŝas la sonproduktan elementon.

Grandpiano
Hammond-orgeno
Moog-sinteziloj
Bandonio

Je instrumentoj de la okcidentismaj landoj la klavaroj havas blankajn kaj nigrajn klavojn en difinita ordo. Aliajn ordojn oni trovas je l'akordiono aŭ la bandonio, je kiuj oni ludas per butonoj anstataŭ klavoj.

Ĉe la plej multaj klavarinstrumentoj la tonoj ludeblaj per la klavaro esta fiksitaj laŭ sia tonalto, transglitado de unu tono al alia ne eblas.

Al ĉiuj klavarinstrumentoj estas komune, ke la tondaŭro estas ekzakte mastrumebla ekde la premado ĝis la malpremado de la klavo (tamen ĉe piano kaj klaviceno la finsonado de la kordo estas la natura limo por la tondaŭro). Depende de la konstrumaniero de la specifa klavarinstrumento pluaj muzikaj parametroj estas influeblaj dum la ludado:

  • Ĉe la piano sonforteco estas influebla per frapdinamiko, samkiel limigite la sonkoloro per la pedaloj.
  • Ĉe orgeno kaj klaviceno sonforteco kaj sonkoloro estas nerekte mastrumeblaj per registrado.

Sur la plej multaj klavarinstrumentoj oni povas ludi plurajn tonojn samtempe; ili do estas harmoniinstrumentoj.

Ekzemploj redakti

Ekzistas jenaj klasoj da klavarinstrumentoj:

Eksteraj ligiloj redakti