Klavdia Ŝulĵenko

Klavdia Ivanovna ŜULĴENKO (ruse Клавдия Ивановна Шульженко) estas granda sovetia, ukraindevena kantistino kaj aktorino, kies unika talento disfloris dum ekzistado de Sovetunio.

Klavdia Ŝulĵenko
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1906 (1906-03-11)
en Ĥarkivo
Morto 17-an de junio 1984 (1984-06-17) (78-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Ukraina Popola RespublikoSovetunio
Okupo
Okupo aktorokantisto
vdr

Ŝi naskiĝis la 24-an de marto n.s. 1906 en Ĥarkovo, Rusia Imperio (nun Ukrainio), mortis la 17-an de junio 1984 en Moskvo, RSFSR.

Patro Ivan Ivanoviĉ Ŝulĵenko laboris kiel kontoristo de la fervoja kompanio kaj libertempe ŝatis muziki per blovinstrumentoj kaj kanti. Li sukcesis rimarki talenton de sia filino kaj jam ekde infanaĝo iĝis ŝia mentoro en kantolernado. La familio ne estis multenombra, krom la gepatroj kaj Klavdia estis ankoraŭ pli aĝa filo Nikolaj.

Post sukcesa fino de gimnazio en 1923 ŝi debutis kiel aktorino en la Ĥarkova Drama teatro. Samjare ŝi komencis kanti enpublike lirikajn romancojn, kiuj tre plaĉis al aŭskultintoj pro ŝiaj senkomparebla voĉo kaj nekutima kantomaniero.

En 1930 Klavdia edziniĝis al Vladimir Koralli (Kemper) kaj maje de 1932 naskis filon Igor.

En 1934 Ŝulĵenko debutis en kino en filmo "Kiu estas via amiko? (ŝia rolo estis Vera).

En 1936 aperis enmerkate ŝiaj unuaj gramofonaj diskoj, kiuj tuj estis venditaj kaj iĝis raraĵoj.

Ekde 1940 ĝis 1945 la geedzoj laboris en la ĵaza trupo, kiun ili fondis en Leningrado. Dum la Dua mondmilito Ŝulĵenko kune kun la orkestro prezentis pli ol mil koncertojn por sovetiaj soldatoj en la sieĝita Leningrado kaj aliloke. Ŝiaj kanzonoj "La blua tuketo", "Ekfumu ni!" kaj ceteraj entuziasmigis tiujn por novaj venkoj.

En 1954 la geedziĝo ĉesis, ĉar tiam ŝi ekamis kameriston Georgij Epifanov, al kiu ŝi edziniĝis en 1956. La nova edzo estis pli juna ol ŝi je dek du jaroj.

Poste ŝi kantis sole kaj la koncertajn halojn ĉiam superplenigis ŝiaj geadorintoj, kies aplaŭdoj daŭris longatempe.

La 17-an de junio 1984 Klavdia Ŝulĵenko mortis. Ŝin oni sepultis en la moskva Novodeviĉje tombejo (la 10-a tereno). Sur la tomboŝtona bareliefo estas alligita la blua tuketo, kiu fariĝis simbolo de ŝia rimarkinda kantado.

En 1971 la kantistino meritis plej valoran rangon - popola artistino de USSR kaj estis dekorita per Lenin ordeno.

Eksteraj ligiloj redakti