Klejstogameco [1]aŭtomata mempolenado priskribas la trajton de certaj plantoj por disvastiĝi per uzado de ne-malfermaj, mempolenantaj floroj.

Klejstogama floro de Viola odorata.

Precipe ĉeestante ĉe ternuksoj, pizoj, kaj faboj, tiu konduto estas plej ĝeneraligita ĉe la poacoj, kvankam la plej granda genro de klejstogamaj plantoj estas fakte violo.

La pli komuna kontraŭaĵo de klejstogameco ("fermita edziĝo"), estas nomita ĉasmogameco ("malfermita edziĝo"). Virtuale ĉiuj plantoj kiuj produktas klejstogamajn florojn ankaŭ produktas ĉasmogamajn [2]. La ĉefa avantaĝo de klejstogameco estas ke ĝi bezonas malpli da plantaj resurcoj por produkti semojn ol ĉe ĉasmogameco, ĉar disvolviĝo de petaloj, nektaro kaj grandaj kvantoj da poleno ne estas postulata. Tiu efikeco de klejstogameco estas speciale utila por semo-produktado en malfavoraj kreskejoj aŭ en malfacilaj cirkonstancoj. Impatiens capensis, ekzemple, estas vidita produkti nur klejstogamajn florojn post esti damaĝita de paŝtado, kaj ĝi povas subteni populaciojn en malfavoraj ejoj kun nur klejstogamaj floroj. La klara malavantaĝo de klejstogameco estas la fakto de mempolenado kiu povas subpremi la kreadon de genetike superajn plantojn[2].

Por genetike modifita (GM) kolzo, la sciencaj esploristoj, esperantaj minimumigi la miksadon de GM kaj ne-GM kultivaĵoj, klopodas uzi klejstogamecon por preventi genfluon. Tamen, provizoraj rezultoj de Co-Extra, projekto ene de eŭrop-unia esplorprogramo, montras ke kvankam klejstogameco reduktas genfluon, ĝi ne estas nuntempe kohera fidinda ilo por biologia regado : kaŭze de certa nestabileco de la klejstogameca trajto, iuj floroj povas malfermiĝi kaj liberigi genetike modifitan polenon.

Referencoj redakti

  1. esperante Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 559
  2. 2,0 2,1 angle Meeuse, Bastiaan and Sean Morris. 1984. The sex life of flowers. New York, NY: Facts on File Publishers. pp 110-111.

Eksteraj ligiloj redakti