En la helena mitologio KlejtoKlito (el la greka Κλειτώ, «renoma») estis atlantida princino, filino de la aŭtoktonoj Evenoro kaj Leŭkipo, kaj praulino de la dinastio kiu regis la mitan insulon.

Priskribo de la detruo de Atlantido, pentraĵo de Monsù Desiderio. El Klejto devenis la raso reganta sur tiu mita insulo.

Laŭ la filozofo Platono, en sia verkaĵo Kritio[1], Klejto kaj ŝiaj gepatroj loĝis en monteto en la centro de la insulo Atlantido. Pozidono, la senjoro de tiu lando, enamiĝis al ŝi, kaj kiam Evenoro kaj Leŭkipo forpasis, Klejto reciprokis. Por protekti sian novan amantinon, la mardio izoligis la monteton per tri samcentraj kanaloj sufiĉe larĝaj kiuj ĉirkaŭis ĝin. Do, neniu kapablis atingi la loĝlokon de Klejto, ĉar tiam ŝipoj kaj velado ankoraŭ ne estis elpensitaj. Pozidono riĉigis la ĵuskreitan insuleton per multnombraj akvofontoj kaj manĝeblaj kreskaĵoj, do Klejto pasigis bonan vivon kun sia dia amanto.

El tiu rilato naskiĝis kvin paroj da viraj ĝemeloj, sinsekve. La unuenaskito ricevis la nomon Atlaso, el kiu venis tiuj de la insulo kaj de la ĉirkaŭa oceano. La dua filo, ĝemelo de Atlaso, havis grekan nomon, Eŭmelo, kvankam laŭ la teoria loka lingvo ĝi estis Gadiro (klara referenco al la urbo Kadizo). La ceteraj paroj da ĝemeloj, laŭ naskiĝordo, estis Evemono kaj Amfero, Mnezeo kaj Aŭtoktono, Elazipo kaj Mestoro, Azaeso kaj Diaprepo. Krom tio, oni scias nenion pli pri Klejto kaj la fino de ŝia vivo, ĉar ŝi ne plu aperas en la fontaro. Ŝiaj filoj iĝis reĝoj de respektivaj regionoj de la insulo, eĉ de pliaj regnoj okcidente de Egiptio kaj Toskanio. Ili sukcesis krei progresintan civilizon, regata laŭ leĝoj skribitaj sur oriĥalka kolono.

Aliaj roluloj same nomiĝintaj redakti

 
Hektoro, Kebriono kaj Polidamo, laŭ gravuraĵo de Tommaso Piroli (1795). Klejto aperas ĉi tie kiel koĉero de sia amiko Polidamo.
.

KlejtoKlito (Κλεῖτος/Κλειτός) estis ankaŭ la nomo de diversaj personoj de la helena mitologio:

  1. Defendanto de Trojo dum la sieĝo al tiu urbo. Li estis filo de Pisenoro kaj senjoro de Polidamo, kies ĉaron li stiris. Teŭkro, duon-frato de Ajakso, mortigis lin per sago[2].
  2. Plia trojano, filo de Agamestoro kaj nimfo. Podalirio, filo de Asklepio, mortigis lin[3].
  3. Filo de Mantio kiu estis forrabita fare de la diino Eoso pro sia beleco. Post lia morto, li pluvivis kun la senmortuloj kiel kompenso. Klejto estis la patro de Kerano kaj la avo de la aŭguristo Poliido[4][5].
  4. Filo de Poliido, do pranepo de la antaŭa[6].
  5. Unu el la egiptidoj, la kvindek filoj de Egipto. Lia patrino nomiĝis Tirio. Li edziniĝis al la danaidino Klejto, nur pro la simileco de iliaj nomoj dum la lotado de la paroj. Tamen, Danao ordonis siajn filinojn murdi siajn respektivajn edzojn dum la nuptonokto. Obeeme, Klejto mortigis sian edzon, per ponardo aŭ pinglo kaŝita sub la kuzeno[7].
     
    Mapo de la triboj en Peonio antaŭ la greka konkero. Per edziĝo al loka princino nomiĝinta Paleno, Klejto iĝis reĝo de la odomantoj.
  6. Svatiĝanto pri Paleno, la filino de Sitono el Trakio. Tiu lasta, en mitero simila al tiu de Pelopso, defiis kaj mortigis ĉiun svatiĝanton pri sia filino. Tamen, kiam Klejto alvenis en la landon, Sitono estis sufiĉe maljuna, do li ordonis ke la du tiamaj svatiĝantoj, Klejto kaj Driaso, batalu unu kontraŭ la alia, kun premio de edziĝo al Paleno por la venkinto. La princino, kiu enamiĝis al Klejto, subaĉetis unu el la ĉar-stiristoj, kiu manipulis la ĉaron de Driaso por ke ĝi rompiĝu dum la konkurenco. Tio okazis, do Klejto sukcesis mortigi sian rivalon senprobleme. Per sia edziĝo, li heredis la regnon de sia bopatro[8][9].
  7. Reĝo de la sitonoj, en Trakio. Li edzinigis sian filinon KrizonooTorono al Proteo, ĵusalveninta el Egiptio[10]. Kelkaj mitologoj identigas lin al la rolulo antaŭe priskribita.
  8. Menestrelo ĉe la kortego de Reĝo Priamo[11].
  9. Patro de Eŭrimeduzo, amantino de Zeŭso. La dio aliformiĝis en formiko por amindumi la knabinon. Pro tio, ilia filo nomiĝis Mirmidono (formiko, en la greka) kaj verŝajne estis la praulo de la samnoma tribo[12][13].

Aliaj rolulinoj same nomiĝintaj redakti

 
La danaidinoj mortigantaj siajn edzojn, laŭ miniaturo por Heroides, de Vergilio. Klejto estis unu el la filinoj de Danao kiu murdis sian edzon, samnoman, dum la nupta nokto.

Krom ties de la antaŭe priskribitaj, KlejtoKlito (el la greka Κλείτη) estis ankaŭ la nomo de la jenaj rolulinoj:

  1. Filino de Meropso kaj Perkoto[14], kiu loĝis en la frigia Perkoto. Ŝi edziniĝis al Ciziko, reĝo de la dolionoj, kaj ĝuste dum ilia nuptofesto alvenis la argonaŭtoj, kiuj trapasadis Helesponton en sia vojaĝo al Kolĥido. La ĵusgeedziĝintoj gasteme invitis ilin al la bankedo kaj ĉiuj festis kune. Tamen, post bondeziroj kaj frateca adiaŭo, la argonaŭtoj perdiĝis dumnokte kaj nevolonte revenis al Arktono. Ciziko kredis ilin piratoj kaj atakis ilin en defendo. Same konfuzitaj, la akompanantaro de Jasono respondis la atakon kaj mortigis sian amikon Cizikon. Sciante la novaĵon, Klejto ne eltenis la doloron kaj pendigis sin[15]. La arbaraj nimfoj tiom ploradis ŝian morton, ke iliaj larmoj iĝis fonto, nomiĝinta Klito honore al la frumortita princino[16][17][18]. Plia informo en la artikolo Kleito.
  2. Unu el la danaidinoj, filino de Danao kaj Memfiso. Ŝi edziniĝis al samnoma egiptido, kiun ŝi murdis dumnokte laŭ ordono de ŝia patro.[19].
  3. Edzino de Erilao kaj patrino, kun li, de Melaniono, unu el la defendantoj de Trojo mortigita de Antifo[20].
  4. Menado kiu akompanis Dionizon en lia kampanjo kontraŭ Hindio. Ŝi klopodis mortigi Likurgon[21].

Aldone, Klejto (Κλειτώ) nomiĝis la patrino de Helo, unu el la defendantoj de Trojo[22].

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Platono. Kritio, 113 kaj sekv.
  2. Homero. Iliado, 15.445.
  3. Kinto el Smirno. Malvenko de Trojo, 6.465.
  4. Homero. Odiseado, 15.249.
  5. Ateneo. Bankedo de la erudiciuloj, 13.566.
  6. Ferecido el Leroso. Skolio pri Iliado, 13.663.
  7. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.1.5.
  8. Partenio. Amrakontoj, 6.
  9. Konono. Rakontoj, 10.
  10. Konono. Rakontoj, 32.
  11. Skolio pri Iliado, 24.720.
  12. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.7.3.
  13. Eŭstatio. Pri Homero, 320.
  14. Argonaŭtica Orphica, 600.
  15. Valerio Flako. Argonautica, 3.314.
  16. Apolonio el Rodiso. Argonautica, 1.1063. Krom la skolio pri 1.974 kaj 1063-1065.
  17. Konono. Rakontoj, 41.
  18. Partenio. Amrakontoj, 28.
  19. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.1.5.
  20. Kinto el Smirno. Malvenko de Trojo, 8.119 kaj sekv.
  21. Nono. Dionysiaca, 21.77
  22. Kinto el Smirno. Malvenko de Trojo, 11.67.