Kleobiso kaj Bitono

Kleobiso kaj Bitono (helene Κλέοβις kaj Βίτων, latine Cleobis et Biton) estis en la helena mitologio nomoj de la du fratoj, kiuj rolas en legendo, rakontata al Krezo (laŭ Herodoto). Ili estas ankaŭ nomoj dediĉataj al du arkaikaj grekaj statuoj en vivgrandeco (t.n. Kuroj) kiuj nun troviĝas en Arĥeologia muzeo en Delfo. La statuoj devenas el Argo kaj estis kreitaj ĉirkaŭ la jaro 580 a.K., sed trovitaj en Delfo.

Kleobiso kaj Bitono
grupo de mitaj personoj
Informoj
vdr
Statuoj de Kleobiso kaj Bitono estis faritaj de Polimid el Argo

Legendo redakti

Laŭ legendo naskiĝis Kleobiso kaj Bitono en Argo kaj estis filoj de Kidipo, sacerdotino de la diino Hero. Kidipo vojaĝis el Argo por festo aranĝita honore al diino Hero. Virbovoj, kiuj trenu ŝian veturilon ne revenis ĝustatempe el la kampo. Kidipaj filoj do jungis sin anstataŭ ilin kaj la tutan vojon trenis ŝin (8,3 km). Kidipo ĝojis pro ilia sindoneco al ŝi kaj al ŝia diino. Ŝi do preĝis al Hero, ke ŝi donacu al ili la plej bonan donacon, kian povas dio al la mortulo doni. La diino aranĝis, ke la fratoj tuj post la soleno mortis dormante - donis al ili donacon de la trankvila morto. Laŭ Herodoto, kiu tiun ĉi legendon priskribas, la urbanoj de Argo poste dediĉis tiun ĉi paron da statuoj al sanktejo de Apolono en Delfo.

 
Kleobiso kaj Bitono, de Nicolas Loir

Statuoj redakti

En la unua libro de Herodoto Historio, Solono rakontas okazaĵon de Kleobiso kaj Bitono al la reĝo Krezo kiel ekzemplon de feliĉe pasinta vivo. Herodoto priskribas, ke homoj de Argo honore al ili dediĉis iliajn statuojn al delfa sanktejo. Delfa muzeo do prezentas du identajn arĥaikajn kurojn sub nomoj Kleobiso kaj Bitono, malgraŭ ne estas iu senpera pruvo, por identigi tiujn ĉi statuojn kun tiuj menciitaj de Herodoto.

Surskriboj sur piedestalo de la statuojn identigas Kleobison kaj Bitonon kaj ankaŭ signas Polimidon el Argo skulptisto, kio estas en la frua arto tre nekutima. La statuoj estis kreitaj en tipa peloponeza stilo, masivaj kaj muskolecaj, sed ili ne bildigu fidelajn portretojn de la fratoj, se ni do supozas, ke la fratoj fakte ekzistis. La statuoj estas ideala bildigo de la maskuleca forto kaj pieto.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kleobis a Bitón en la ĉeĥa Vikipedio.