Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kleopatra (regantoj)

Kleopatra Seleneo, signata ankaŭ Kleopatra Seleneo la 2-aKleopatra la 8-a (greke Κλεοπάτρα Σελήνη), (la 25-an de decembro -40, mortinta en 6 p.K.) estis Ptolemea princino, unusola filino de egiptia reĝino Kleopatra la 7-a kaj romia armeestro Marko Antonio, ĝemelo de princo Aleksandro Helio kaj pli aĝa fratino de Ptolemaio Filadelfo.

Kleopatro Seleneo
Persona informo
Naskiĝo
en Aleksandrio
Morto 30-an de novembro 2004 (2004-11-30)
en Ĉerĉelo
Tombo Royal Mausoleum of Mauretania vd
Lingvoj antikva greka vd
Familio
Dinastio ptolemea dinastio vd
Patro Marko Antonio vd
Patrino Kleopatro vd
Gefratoj Antonia • Marcus Antonius Antyllus • Iullus Antonius • Antonia la plej AĝaAntonia la Juna • Alexander Helios • Ptolemeo Filadelfo • Cezariono vd
Edz(in)o Juba la 2-a vd
Infanoj Ptolemeo de Maŭritanio • Julia of Mauretania • Cleopatra of Mauretania vd
Profesio
Okupo monarko vd
Aktiva en Reĝlando Maŭritanio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝia dua nomo en la antikva greka lingvo signifas "luno", ĝi estas kontraŭo de la dua nomo de ŝia frato-ĝemelo: Helio, kio signifas "suno". Kleopatra naskiĝis, vivis kaj estis bone edukata en Aleksandrio en Egiptio. Ŝi edziniĝis al la numidia reĝo Jubo la 2-a. Kune kun li ŝi regis Numidion ĝis kiam ili devis fuĝi de tie, ĉar al la Numidianoj ne plaĉis ilia politiko de romiigo.

Post morto de siaj fratoj ŝi estis la lasta vivanta familianino de la Ptolemea dinastio. Kiam romianoj estrataj de Oktaviano/Aŭgusto kaj de lia konsulo Marko Agripo konkeris Egiption, estis Seleno kaj Aleksandro forveturigitaj Romon, kie vivis ĉe la kortego de la imperiestro.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kleopatra Seléné en la ĉeĥa Vikipedio.