Kleopatro de Makedonio

edzino de reĝo de Epiro
(Alidirektita el Kleopatro de Macedonio)

Kleopatro de Makedonio (en greka Κλεοπάτρα; ĉ. 355/354 – 308 a.K.), aŭ Kleopatro de Epiro, estis epir-makedona princino kaj poste reĝino regenta de Epiro. Filino de Filipo la 2-a (Makedonio) kaj Olimpia de Epiro, ŝi estis la nura kompleta fratino de Aleksandro la Granda. Ŝiaj aliaj fratinoj estis duonfratinoj Tesaloniko kaj Cinano, kaj duonfrato Filipo la 3-a (Makedonio).

Kleopatro de Makedonio
Persona informo
Naskiĝo
Morto
en Sardeso
Mortis pro hommortigo vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Antikva Makedonio vd
Familio
Patro Filipo la 2-a de Makedonio vd
Patrino Olimpia vd
Gefratoj Aleksandro la Granda • Eŭropo de Makedonio • Caranus • Filipo la 3-a • Tesaloniko de Makedonio • Cynane vd
Edz(in)o Aleksandro la 1-a vd
Infanoj Neoptolemus II of Epirus • Cadmeia of Epirus vd
Profesio
Okupo politikisto • reĝino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi kreskiĝis zorgite de sia patrino en Pella, kiel normala princino. En 338 a.K., Kleopatro estis en Pella kun sia patro dum sia patrino Olimpia foriris al ekzilo en Epiro kun sia molosa frato Aleksandro la 1-a (Epiro) (onklo de Kleopatra), kaj la frato de Kleopatra nome Aleksandro forirs al Ilirio. Tuj Filipo decidis ke li devas alianciĝi al Aleksandro la 1-a proponante sian filinon en geedziĝo. Granda nupto inter Kleopatra kaj ŝia onklo Aleksandro la 1-a (Epiro) okazis en 336 a.K. Estis je la celebro de tiu nupto, kiam okazis la murdo de Filipo la 2-a.

Eksteraj ligiloj redakti