La Klever Reichswald (eo: Imperia Arbaro je Kleve) estas per areo da 51 kvadrataj kilometroj [1]la plej granda kohera arbara regiono en la regiono Malsupra Rejno kaj la plej granda kohera kulturita arbaro en la federaciero Nordrejn-Vestfalio en Germanujo. Ĝi etendiĝas en la komunumaj teritorioj de Goch, Kleve, Kranenburg kaj Bedburg-Hau en la distrikto Kleve.

Okcidenta rando de la arbaro Reichswald ĉe la landlimo de Germanujo kaj Nederlando sude de Kranenburg

Pejzaĝo kaj arbaro redakti

La Reichswald etendiĝas sur la Malsuprorejna Montetoĉeno, kiun glaciaro altenŝovis en la glaciepoko. La altaĵoj de ĉi tiu montetoĉeno klare elstaras el la plata Rejnebenaĵo. 31 el ĉi tiuj altaĵoj atingas altojn de pli ol 50 metroj. La plej alta estas per 95 metroj[2] la monteto Rupenberg ĉe la orienta limo de Reichswald. Arbaro Reichswald estas kohera miksarbaro, kiun plejparte regas eŭropaj fagoj. Sur kelkaj areon ankaŭ superregas tigfoliaj kaj tigfruktaj kverkoj. Sur kelkaj areoj ankaŭ staras kulturitaj koniferaj arbaretoj.

En la okcidento la Imperia Arbaro je Kleve transiras en arbaraj regionoj de la nederlanda provinco Gelderlando. Tiuj ĉi etendiĝas preskaŭ kohere trans la komunumaj teritorioj de Milsbeek, Mook en Middelaar, Berg en Dal kaj Heumen ĝis Nimego.

Literaturo redakti

  • Friedrich Gorissen: Heimat im Reichswald. Boss-Verlag, Kleve 1950.
  • Werner Kreuer: Der Reichswald. Erholungsgebiet am Niederrhein. Boss-Verlag, Kleve 1985, ISBN 3-922384-15-3.
  • Hans-Joachim Koepp: Siedlungsprojekt Reichswald 1950–2000. 50 Jahre Nierswalde, Rodenwalde und Reichswalde. Boss-Verlag, Kleve 1985, ISBN 3-89413-194-2.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

51.7430555555566.0430555555556