La Klimena steneloKlimena delfeno (Stenella clymene), en malnovaj tekstoj konata kiel mallongmuzela delfeno, estas delfeno endemia de la Atlantika Oceano. Ĝi estas la nura konfirmita okazo de hibridospeciiĝo ĉe marmamuloj, descendanta el la longakrania stenelo kaj la tristria stenelo.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Klimena stenelo
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Subordo: Cetacoj Cetaceae
Superfamilio: Cetacea
Familio: Delfenedoj Delphinidae
Genro: Steneloj, Stenella
Specio: Stenella clymene
Gray, 1846
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

La Klimena stenelo estis por la unua fojo formale priskribita de John Edward Gray en 1846, kvankam, malkutime, li ne asignis sian nunan nomon ĝis kvar jarojn poste, en 1850.[2] Ekde tiam, ĝis reatribuo en 1981, la Klimena delfeno estis konsiderita subspecio de la longakrania stenelo (Stenella longirostris).[3] En 1981, Perrin et al. fiksigis la ekziston de la Klimena delfeno kiel aparta specio.[4] Ĝis tiam, ĉar la Klimena delfeno estas relative malfacile neatingebla kaj estis konsiderita kiel tre similaj al la plej atingeblaj longakraniaj, ili neniam estis tre studitaj. Anatomiaj kaj kutimaraj trajtoj sugestis, ke tiu specio estas hibrido de la longakrania stenelo kaj la tristria stenelo (Stenella coeruleoalba), kaj ekzemenoj pere de DNA montris, ke ĝi estas fakte hibrida specio.[5][6]

La komunaj kaj scienca nomoj estas probable derivitaj el la antikvgreka Oceanidino Klimene, kvankam oni asertis ankaŭ, ke ĝi povus esti anstataŭe el la greka vorto por "elstara".[2]

Priskribo redakti

 
Klimenaj steneloj.

La Klimena stenelo aspektas tre simile al la longakrania stenelo. Deproksime, eblas observi, ke la beko de la Klimena estas lim pli mallonga ol tiu de la parenco. La dorsa naĝilo estas ankaŭ malpli rekta kaj triangula.[2]

La baza koloro de la Klimena stenelo estas "cetaca napola" - tio estas tri malhelaj zonoj — la plej suba estas blanka. Poste, areo helgriza el ĝuste sub la beko, je la okulflankoj al la vosto, kie la bendo maldikiĝas. La supra tavolo, el la frunto, laŭlonge de la dorso al la dorsa naĝilo, kaj suben al la pinto de la vostokerno, estas malhelgriza. Ankaŭ la beko, lipoj kaj naĝiloj estas malhelgrizaj.[4] La Klimena stenelo kreskas ĝis ĉirkaŭ 2 m de longo[7] kaj ĝis 75 al 80 kg de pezo.[8]

Notoj redakti

  1. Amarwal A.R.; et al. (2014). "Hybrid Speciation in a Marine Mammal: The Clymene Dolphin (Stenella clymene)". PLoS ONE. 9 (1): e83645. doi:10.1371/journal.pone.0083645. PMC 3885441. PMID 24421898.
  2. 2,0 2,1 2,2 (2003) “Stenella clymene”, Mammalian Species 726, p. Number 726: pp. 1–5. doi:10.1644/726. 
  3. (1 January 1981) “Stenella clymene, a Rediscovered Tropical Dolphin of the Atlantic”, Journal of Mammalogy 62 (3), p. 583–598. doi:10.2307/1380405. 
  4. 4,0 4,1 Perrin, W.F. (1981). “Stenella clymene, a rediscovered tropical dolphin of the Atlantic”, Journal of Mammalogy 62 (3), p. 583–598. doi:10.2307/1380405. 
  5. (2014) “Hybrid Speciation in a Marine Mammal: The Clymene Dolphin (Stenella clymene)”, PLoS ONE 9 (1), p. e83645. doi:10.1371/journal.pone.0083645. 
  6. DNA Discovery Reveals Surprising Dolphin Origins (2014-01-13).
  7. Jefferson, T.A. (1996). “Morphology of the Clymene dolphin (Stenella clymene) in the northern Gulf of Mexico”, Aquatic Mammals 22 (1), p. 35–43. 
  8. Clymene Dolphin (Stenella clymene) - Office of Protected Resources - NOAA Fisheries. nmfs.noaa.gov (2012-12-12). Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2016-06-05.

Bibliografio redakti