Klipero estis tre rapida velŝipo el la 19-a jarcento. La vorto "klipero" venas de vorto kun la signifo: "rapida". Kliperoj havis tri mastojn kaj kvadratvelan rigilaron. Ili estis sufiĉe stretaj por sia longeco. Kliperoj plejofte estis faritaj en britaj kaj usonaj ŝipfarejoj, sed ankaŭ en Francio, Nederlando kaj aliaj landoj. Kliperoj veladis trans la mondo, speciale sur komercaj itineroj inter Britio kaj ĝiaj kolonioj en la Fora Oriento. Ankaŭ por trans-atlantika komerco, kaj la Novjorko-al-San Francisko itinero ĉirkaŭ Kabo Horno dum la Kalifornia deliro pri oro. Nederlandaj kliperoj konstruiĝis ekde 1850-aj jaroj por alporti teon al Eŭropo kaj transporti pasaĝerojn al kaj de Javo.

La klipero "Cutty Sark" (1869)